Je n'ai réussi jusqu'à ce jour à trouver personne à qui je pusse confier les rênes de notre grand pays, mais, soyez-en sûr, dès que j'aurai, comme on dit en France, découvert «l'oiseau rare», je consacrerai ma personne au développement de votre magnifique langue internationale.
Et je vous prie, Monsieur, de bien vouloir crier avec moi: «Vive la France, vive Berval, vive l'espéranto».
Naŭa epizodo:
KIEL ONI POVAS IAFOJE BELE VOJAĜI SEN STELOJ
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton
Ekzercaro, § 29)
La unua junulino, kiu eniris en la kupeon, senĝene diris al sia kunulino en flua Esperanto:
- Vidu, Brita, du delogotajn virojn!
Brita ekridis kaj respondis, metante sian valizeton al la pakaĵrakon:
- Ĉu pastro estas viro aŭ nur neŭtrala estaĵo? Min pli allogas la alia. Rigardu do liajn elegantajn lipharojn.
Kutime mi tuj alparolas renkontatajn samideanojn kaj precipe samideaninojn, sed ĉi-foje mi dankis la sorton, tiu igis min perdi mian insignon, kaj, ŝajnigante, ke min ege interesas la lasta numero de «Le Soir» aĉetita en Bruselo, mi atente aŭskultis la babiladon de la du belulinoj priparolantaj jen miajn lipharojn, jen la severan mienon de la pastro, kiu trankvile legis sian brevieron en angulo de la kupeo, apud la koridoro. Ili konversaciis kun la libereco de homoj konvinkitaj, ke oni ne povas kompreni ilin. Esperanto estas ja tiel malmulte disvastigita...
Tiamaniere mi baldaŭ eksciis detale multajn petolaĵojn travivitajn de ambaŭ friponetinoj dum ĵus okazinta junularkongreso. Kial mi idioto ne partoprenis en tiu kongreso? Se ne mia korpo, almenaŭ mia koro estas tiel juna!
Dum la trajno rapidis tra la nordgermana ebenaĵo, mi ofte devis kaŝi mian vizaĝon malantaŭ «Le Soir», por ne perfidi mian ridemon. Plurfoje mi estis tuj intervenonta, sed mi rezistis al la tento kaj tiel estis rekompence informata plu pri eksterprogramaj kongresaĵoj raportotaj de neniu gazeto.
- Ha, espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! Ĉu vi memoras la lastan nokton, Renata?
- Jes, Brita. La kompatindulo... Mi kredas, ke ni vere trouzis lin.
La junulinoj fermis la okulojn kaj silentis. La verdaj steloj ornamantaj iliajn maldekstrajn mamojn leviĝis je kvin coloj, puŝite de sopira enspiro, kiu ŝveligis iliajn brustojn pro danka rememoro pri la triopa kongresa litludo.
- Ĉu via akademiano ne estas ĵaluza? Li pasigis pli da tempo kun vi ol en la kongreso, al kiu li estis invitita, por prelegi pri tedaj aferoj.