Читаем El vivo de ĉukĉoj полностью

Ekŝaŭmis, ekbolegis nun la maro, kaj jen aperas grandrosmaro. Buŝego ĝia estas malfermita, dentegoj estas pretaj disŝiri la bajdaron. La homo nur ridetas. Ekkraĉas li fumeton el la pipo kaj la rosmaro iras funden.

La maro nun ekfuriozis kaj el profundaj akvoj aperas balenego. Eksvingas ĝi terurvostegon, tuj subakviĝas la bajdaro...

Surfunde kuŝas la bajdaro, sed ĝia estro kie estas li?

Ne estas li surfunde, ne estas sur la akvo — nur dormas mi ĉe l' maro.

La maro ekspiris kaj vekiĝis; vekiĝis ankaŭ mi kaj ekĝemis: bajdaro mia ne vidiĝas plu ĉe l' bordo, libere flosas ĝi en la libera malproksimo kun veloj, kun remiloj, kun bona direktilo, nur mankas mi, la mastro.

Ektimis mi, ekkuris laŭ la bordo, antaŭen, malantaŭen, sed la bajdaro ĉiam flosas for.

Finfine mi decidis la maron alparoli.

Vi, maro, estas granda, mi, homo — nur malgrandulo; Vi, maro, estas forta, mi, homo, nur malfortulo; Vi, maro, estas riĉa, mi, homo, estas malriĉulo. Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? La tutan jaron tenis vi en glaciegoj viaj la rusan ŝipon «Kolima» [9], al la glacitranĉa ŝipgiganto «Litke» [10] la vojon baris Vi al la insulo Vrangel; al «Stavropol» [11] la vojon baris Vi al Niĵnekolimsk; la skunon de l' amerikano Svensen [12]

Vi disrompis kaj forglutis kun ĉiuj ĝiaj komercaĵoj; Vi ĉiujare subakvigas multegon da kungasoj [13] kaj kateroj de la AKO [14]... Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? Por kio la granda devas neboni? Por kio la forta devas krueli? Por kio la riĉa devas avidi? Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon?..

La maro enpensiĝis. La maro meditas:

Jes, jes, Vi, homo, ŝajnas fine diri veron. Mi, maro, estas grandegulo, Vi, homo, estas malgranda; mi, maro, estas fortegulo, Vi, homo, malforta; mi, maro, estas riĉegulo, Vi, homo, malriĉa. Por kio mi bezonas vian bajdaraĉon?

Ekplaŭdis iomete — kaj jen, miraklo okazas: bajdaro mia flosas al la bordo. Jes, jes, miraklo el mirakloj: la granda estis bona, la forta ne estis kruela, la riĉa ne avidis. Bajdaro mia albordiĝas kaj flustras: «letti (saluton)!» Kaj ĉi ĉio okazis ne en sonĝo, ĉi ĉio estas realaĵo. Vi ridas, Vi ne kredas? Mi ĵuras al Vi per la beko de korvo, mi ĵuras per la blankursa kapo! Vi scias, ili pendas en jarango mia, ĉe la eniro mem, maldekstre.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 4, 1933)

 






La ĉukĉa elegio

Mi kuŝas ĉe l' maro. Apude dormas mia Kolima-hundo.

Surmare dormetas mia bajdaro. Super ni estas blua ĉielo, sub ni — belkoloraj ŝtonetoj, antaŭ ni — maro netransnaĝebla, malantaŭ ni — Tundro netranskurebla. Delikate murmuras malgranda rivereto, premante sin al la sino de la granda maro. Senfina estas la tago somera; la suno aŭgusta varmigas la arktan teron, varmigas min, la Kolima-hundon, la dormetantan bajdaron.

Ĉio dormetas sub la ĉielo karesplena sur la varma tero. Sed ne! Tiel nur ŝajnas. Jen de ie ekaŭdiĝas pafo, ankoraŭ pafo! La homa avido maldormas, nur ĝi. Surmare ekkrias kun timo anasoj; kun granda ekscito aroj da gagaroj leviĝas; malĝoje ekploras marmevo. Ie, proksime, ekgrakas korvo. — Korvo, ho korvo, kial vi vokas malbonon surborden?

Dormeme spiradas la maro, sonĝeme sopiras la Tundro-patrino.

Ho homa avido, ĉu iam VI ekdormos ankaŭ?

Zumadas moskitoj, sidiĝas surmanen al mi, suĉas la sangon. — Sen sango ne povas ja vivi moskitoj, — sen sango ne vivas la homo. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

Mi palpe karesas malgrandajn ŝtonetojn: vi estis ja iam rokego, vi baldaŭ iĝos marsablo, kaj poste vi iĝos nur polvo. — Ni ĉiuj iĝos ja polvo, mi, mia hundo, mia bajdaro. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 3, 1933)

Перейти на страницу:

Похожие книги