Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus
iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin, eĉ se iliaj motivoj parte kuŝis en iu psika patologio.
Apud la neŭrozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi ĵus parolis Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma nur, se li aŭ ŝi havas tiel fortan personecon, ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj troviĝis sufiĉe multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan ŝuldon, ĉar ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke Esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.
Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ kun pli forta personeco (ofte fortigita ĝuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas sin konforma aŭ plene adaptita).
Paradokso: kie estas mensa sano?
Ni do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus freneza, sinteno rilate al ĝi.
Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado. Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo? Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon plenan je monbiletoj. Li troviĝas en kvartalo kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manĝon aŭ por aĉeti ion manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu, anstataŭ tion fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton por trajnvojaĝo ĝis loko 300 kilometrojn for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis li atingas etan restoracion, kiu proponas nur malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli ol necesis? ĉiu diagnozos tiun konduton kiel neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas