Se mi trovis utila citi kelkajn el la grandegaj avantaĝoj, kiujn ni ĉiuj nun ĝuas pro la ŝanĝo de sinteno rilate Esperanton, mia celo estis akcenti la respondecon de la akuzitoj pri la fakto, ke ĝi okazis tiel malfrue. Jam en 1920, la Ligo de Nacioj plenumis objektivan esploron pri la afero kaj rekomendis al la ŝtatoj ĉie organizi la instruadon de Esperanto, por ke ĝi povu fariĝi ĉies dua lingvo. Tion la Ligo perceptis kiel la plej bonan manieron efektivigi plaĉan internacian komunikadon egalecan, samtempe garantiante la pluvivon kaj prosperon de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj. Sed la raporton de la Ligo ili ignoris. La bonaj kvalitoj de Esperanto ĉiam estis videblaj al ĉiu ajn purintenca kaj intelekte honesta. Jam en la jaroj 1930-aj la Esperanto-literaturo kaj la uzo de la lingvo en internaciaj renkontiĝoj estis tiel disvolvitaj, ke nei ĝian homan kaj kulturan valoron eblis nur, se oni rezignis sian honestecon, sian devon objektivi. Nu, dum multaj jardekoj la "elito" tiujn rezignis. Kiam iu faris proponon kun la celo akceli la uzon de Esperanto, la anoj de tiu t.n. elito reagis tute malestime kaj sen bazi sian respondon sur objektivaj konsideroj. Neniam ili havis la ideon, ke siajn asertojn ili devus pruvi. Ke Esperanto valoras nenion, tion ili taksis evidenta. Jen kial ili kondamnindas. Ĉi tiu proceso devas utili kiel ekzemplo montranta al la popoloj de la mondo, ke la manko je demokrata sinteno, la forĵeto de objektiveco, la rifuzo kontroli la faktojn, la decido malakcepti proponon antaŭ ol studi ĝin, la indiferenteco rilate al suferado kaj la neglekto de prioritatoj bazitaj sur etikaj konsideroj ne povas resti senpunaj.
Socio havas rajtojn. La rajto komuniki estas rajto, kiun oni prenu serioze, same kiel la rajto je egala traktado. Kiam la akuzitoj regis la socian vivon, ili manipulis la publikopinion en tre subtila maniero, enŝovante en la mensojn serion da misprezentoj, kiuj grandparte kontribuis al tio, ke neŭtrala internacia lingvo ensociiĝis tiel malfrue. Al ĉiuj vi, nuntempe, estas evidente, ke personoj metitaj en malsuperan situacion, ĉar ili ne povis esprimi sin en fremda lingvo, estis viktimoj
de la monda komuniksistemo. Sed la t.n. elito igis rigardi tiujn viktimojn kulpaj. Kulpaj pri nestudemo, mallaboremo aŭ malsupera cerbonivelo.Gesinjoroj, nenio povas senkulpigi la akuzitojn.
Ili vivas en jarcento, kiam en juro kiel en scienco neniu konkludo estas alprenita
Ili vivas en jarcento, kiam, se pluraj ebloj prezentiĝas, oni komparas ilin, por povi elekti la proponon, kiu havas plej multe da avantaĝoj kaj plej malmulte da malavantaĝoj. Vi vidis tiujn homojn. Demandite, kiam ili komparis, en la praktiko, laŭ serio da antaŭdifinitaj kriterioj, la diversajn sistemojn de internacia komunikado, inkluzive de Esperanto, ili honteme koncentris la rigardon al siaj ŝuoj.