Ĉiufoje, kiam mi devas paroli angle, mi bedaŭras, ke tiulingve, kiel en ĉiuj aliaj okcidentaj lingvoj, mankas tiu rajto ĝeneraligi. La lastan fojon, kiam mi devis esprimi min en la angla, mi eraris, kiam mi volis uzi la verbon
Vi malpravas. Mi defias vin citi dokumenton el la esperantista komunumo, kiu defendus tiun absurdan aserton. La plej multaj uzantoj de Esperanto bonege scias, ke la lingvo evoluas. Ĉiu lingvo ŝanĝiĝas, se ĝi estas uzata. Kaj Esperanto estas konstante uzata, en speco de diasporo. Estas eraro konfuzi la nun uzatan lingvon kun la projekto de Zamenhof, sur kiu ĝi baziĝas. Amiko lingvisto, Jouko Lindsted, kiu estras la prilingvan departementon de la lingvoj slavaj kaj baltaj en la Universitato de Helsinko, mastrumas la liston de interretaj interŝanĝoj "Denask-L", en kiu partoprenas membroj de familioj, kie Esperanto estas la ĉiutaga lingvo, kaj do la gepatra lingvo de la infanoj. Sufiĉas sekvi tiujn interŝanĝojn kaj kompari ilian lingvaĵon kun tiu de similaj tekstoj publikigitaj antaŭ la dua mondmilito aŭ kun tekstoj el la 19-a jarcento por konvinkiĝi sen iu dubo, ke la lingvo neniam ĉesis evolui, ne pro premo de ia instanco, sed nature, kiel ĉiu alia lingvo, pro la uzado. Tiuteme, vidu mian artikolon
Por mi estas evidente, ke esploroj sciencaj, objektivaj, raciaj same gravas en lingvistiko kiel en aliaj fakoj. Sed, ho ve!, ŝajne multaj lingvistoj ne konscias, ke antaŭ ol eldiri juĝojn pri Esperanto, indus preni magnetofonon, ĉeesti renkontiĝojn de homoj parolantaj tiun lingvon, viziti familiojn, kies ĉiutaga lingvo ĝi estas, analizi la surbendigojn de konversacioj aŭ de diskutaj kunsidoj, kaj ĉiuspecajn dokumentojn publikigitajn aŭ skribitajn (skriba korespondado estas tre interesa el lingvista vidpunkto); unuvorte fari tion, kion faras serioza lingvisto deziranta esprimi validajn juĝojn pri iu ajn lingvo bantua, filipina aŭ alia.
La nombro da eraraj asertoj, kiujn oni trovas pri Esperanto en verkoj lingvistikaj, estas giganta. La sama rimarko, cetere, validas pri la ĉina (vidu mian artikolon "Le chinois : Idees re^ues et realite".) La malakordo inter lingvistaj asertoj kaj kontrolebla realo estas des pli bedaŭrinda, ĉar la misinformantoj estas perfekte sinceraj. Ĉu tio ne suspektigas la ekziston de soci-lingvistika fenomeno, kiun estus interese esplori?
Esperanto, ĉu verko de Dio ?
Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon.
Esperanto respondas al tiuj kriterioj. Ĝin naskis sufero de infano, sufero fontanta el la malamo kaj maltoleremo, kiuj bolis en la kvar etnaj grupoj formantaj en la jaroj 1860-aj la loĝantaron de Bjalistoko: poloj, judoj, rusoj kaj germanoj. Kvar lingvoj, kvar alfabetoj, kvar defendemaj sentoj de supereco, kvar religioj, kvar fontoj de malamikeco diskrucumis la animon de la juna Zamenhof, kaj tra tiu sufero la inspiro pasis.