Profunda voĉo de Faj Rodis eksilentis, kaj en la halo de la Konsilio de Stelnavigado por minuto ekregis silento. Poste ĉe la tribuno aperis maldika viro kun necedeme starantaj rufaj haroj. Lin bone konis la tuta planedo — kaj kiel rektan posteulon de Ren Boz, kiu la unua faris eksperimenton pri rekta radio, preskaŭ pereinte dum ĝi, kaj kiel teoriiston de navigado de SRR. Homoj, kiuj vidis monumenton al Ren Boz, opiniis, ke Vel Heg tre similas al la praavo.
— La kalkuloj estas finitaj kaj ne kontraŭdiras al la hipotezo de Faj. Malgraŭ kolosa malproksimeco de Tormans, estas tute eble, ke ĝuste tiuj tri stelŝipoj, kiuj foriris el la Tero en la komenco de la EMU, la Erao de la Monda Unuiĝo, atingis tiun planedon. Ni imagu, ke la ŝipoj trafis en zonon de negativa gravito, falis en nul-spacon kaj de tie, nature, glitis malantaŭen, dum unu momento trafluginte centojn da parsekoj. Ĉe plena malklereco pri astronavigado pereo de la stelŝipanoj estis neevitebla, sed ilin savis pure hazarda koincido de la elirpunkto kun planedo, tre proksima laŭ siaj ecoj al nia Tero. Nun oni scias, ke planedoj de nia tipo estas tute ne malofta fenomeno, kaj ekzistas preskaŭ en ĉiu stela sistemo kun pluraj satelitoj. Tial trovo de tia planedo per si mem ne estas mirinda, sed eliro al ĝi en la malriĉa je steloj regiono de la Galaksio estas escepta okazo. En antikvaj tempoj oni diris, rimarkinte la leĝon de anticipa venko super cirkonstancoj, ke al frenezuloj favoras sukceso. Ankaŭ ĉi tie — la freneza entrepreno de rifuĝintoj el la Tero, fanatikuloj, ne dezirintaj obei al la neevitebla iro de la historio, kroniĝis per sukceso. Ili iris blinde al ĵus malkovrita malhela stelaro apud la Suno, ne suspektante, ke tiu makulo, ĉirkaŭita de zono de malhela substanco, estas tute ne komplika sistemo de nevidebla stelo, sed falejo, loko de disŝiriĝo de la spaca strukturo, ĉirkaŭfluanta ondiĝon de Tamas.
Mi ankoraŭfoje trarigardis la registraĵon de memormaŝinoj pri la mesaĝo 886449, de la cent kvina ŝlosilo, de la dudek unua grupo de la informcentro 26 de la Granda Ringo. Priskriboj de loĝantoj de Tormans estas malmultaj. La ekspedicio el planedo en la konstelacio Cefeo, kies nomo ankoraŭ ne estas tradukita al la lingvo de la Ringo, povis ricevi nur kelkajn fotojn, kaj laŭ ili eblas juĝi, ke tormansanoj estas tre similaj al tiuj homoj, kiuj faris la desperan entreprenon antaŭ multaj jarcentoj.
Jam estas farita kalkulo de dupolusa probablo — ĝi egalas al 0.4. La maŝino de Komuna Pripensado sumis laŭ ĉiuj regionoj «jes»-on kun granda indico, kaj la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo same voĉdonis por sendo de ekspedicio.
Vel Heg deiris de la tribuno, kaj lian lokon okupis la prezidanto de la Konsilio.
— Post tia argumentaro la Konsilio havas nenion decidendan — ni obeas al la opinio de la planedo!
Senbreĉa brilo de verdaj lumoj en la halo estis respondo al la vortoj de la prezidanto. Tiu daŭrigis:
— La Konsilio tuj komencas laboron pri formado de la ekspedicio. La plej grava, gravega afero estas elekto de astronaŭtoj. «Malhela Flamo» — nia dua SRR — estas malgranda, kaj ni ne povos sendi tiom da homoj, kiom necesas. La stelŝipon regas ok homoj, ĉiuj neŝanĝeblaj, krom navigaciistoj. Kvin homoj super tio, kalkulante la estron, estas maksimumo de tio, kion povas preni «Malhela Flamo» sen neeltenebla ĝeno por homoj. Ni kun amaro konscias, ke niaj SRR-oj ankoraŭ estas ne pli ol eksperimentaj maŝinoj, kaj tiuj, kiuj ilin kondukas, fakte estas elprovantoj de la plej danĝera tipo de moviĝo en la kosmo. Ĉiu flugo, speciale en nekonatan regionon de la mondo, kiel antaŭe, entenas en si riskon de pereo…
En unu el superaj vicoj de la halo trifoje brilis ruĝa lumo. Levis sin junulo en larĝa blanka mantelo.
— Ĉu necesas substreki la danĝeron? — diris li. — Vi scias, kiomgrade tio kreskigas alfluon de dezirantoj eĉ en teĥnika eksperimento. Sed temas pri Tormans, pri eblo kuniĝi kun niaj homoj, kun ero de la homaro, hazarde perdita en foro de la spaco!
La prezidanto balancis la kapon.
— Vi venis antaŭnelonge el Jupitero kaj preteris detalojn de la diskuto. Ne estas eĉ guto da dubo — ni devas tion fari. Se loĝantoj de Tormans estas homoj de la Tero, do niaj kaj iliaj praavoj spiris la saman aeron, kies molekuloj plenigas niajn pulmojn. Ili kaj ni havas komunan fonduson de genoj, komunan sangon, kiel oni dirus en tiu epoko, kiam ili forflugis el la Tero. Kaj se ilia vivo estas tiel malfacila, kiel opinias Kin Ruĥ kaj liaj kunlaborantoj, do des pli ni devas rapidi. Ni en la Konsilio parolis pri danĝero kiel pri speciala motivo de elekto de homoj. Mi rememorigas ankoraŭfoje: ni ne povas uzi forton, ne povas veni al ili kiel punaj aŭ ĉion pardonantaj heroldoj de supera mondo. Devigi ilin ŝanĝi sian vivon estus frenezo, kaj tial necesas speciala takto kaj aliro en tiu senekzempla ekspedicio.
— Do je kio vi esperas? — zorgeme demandis la homo el Jupitero.