Tiutempe Rodis eliris el la dormoĉambro, kaj la malamikoj rimarkis ŝin tra la nedensa defendo. Ili ekklopodis, montrante ŝin kaj donante signojn al tiuj, kiuj staris malantaŭe. Rodis plifortigis la kampon, la griza muro kaŝis la moviĝantajn figurojn, kaj la pasejo dronis en mallumo. Nevidebla por la malamikoj, Rodis vokis per alta radio sian ŝipon. Tie, ĉe la ŝildeto, sur kiu restis nur du verdaj lumetoj de la teranoj kaj la tria — de Tael, sidis Menta Kor. Ŝi momente vekis Grif Rift-on. Li venis post kelkaj sekundoj. Ĝenerala alarmsignalo eksonis laŭ la stelŝipo. La tuta ŝipanaro komencis prepari la diskavion — la lastan el la tri, prenitaj el la Tero. Rift, maltrankvile kliniĝante super la regpanelo, petis Faj-on Rodis ne atendi plu, foriri en la subteraĵon.
— La naŭpiedulo sukcesos sen vi. Mi delonge antaŭtimis ion similan kaj ne ĉesis miri pri via ludo kun Ĉojo Ĉagas.
— Tion faras ne li.
— Des pli malbone. Ju pli sentaŭgaj estas potenculoj, des pli danĝeraj ili estas. Mi alflugos, ne perdante eĉ sekundon. Ho hela ĉielo, ĉu vi finfine estos sur la ŝipo, sed ne en la infero de Tormans?
— Ĉi tie estas multegaj homoj, neniel malpli bonaj ol ni. Ili estas kondamnitaj ekde la naskiĝo ĝis la morto resti ĉi tie — jen neeltenebla penso. Mi tre maltrankvilas pri Vir.
— Ja jen li, Vir! Sidas sub arboj ĉe la alteriga placeto. Tuj foriru!
— Mi iras, ne malŝaltu la komunikadon, observu la ĉambron. Mi deziras scii, kiom eltenos mia naŭpiedulo. Kaj ni adiaŭos ĝin jam el «Malhela Flamo».
Rodis prenis de sur la tableto bobenon de ankoraŭ ne senditaj al la stelŝipo registraĵoj kaj, sendinte al Grif Rift aeran kison, direktis sin al la dormoĉambro.
Aŭdiĝis tia surdiga ŝriko, ke Rodis por momento rigidiĝis. El la mallumo de la defenda kampo, kvazaŭ buŝego de monstro, per arda kojno elŝoviĝis nekonata meĥanismo. Disŝirinte la defendan muron, ĝi per fajfeganta radio batis la pordon de la dormoĉambro, deĵetinte Rodis-on al la fenestro, apud kiu staris la naŭpiedulo.
Furioze Grif Rift alkroĉiĝis al la rando de la regpanelo, alproksimiginte al la ekrano la vizaĝon, torditan pro timo.
— Rodis! Rodis! — penis li superkrii la fajfegon kaj ŝrikon de la radio, post kiu en la ĉambron estis enrampanta iu konstruaĵo, movata de nigraj figuroj de la punistoj de Gen Ŝi. — Amata, ĉielo mia, diru, kion mi faru?
Faj Rodis surgenuiĝis antaŭ la SDP, alŝovinte la kapon al la dua sonprenilo.
— Malfrue, Grif! Mi pereis. Grif, mia ŝipestro, mi konvinkas vin, petegas, ordonas: ne venĝu pro mi! Ne faru perforton. Ni ne devas anstataŭ hela revo pri la Tero semi malamon kaj teruron en la popolo de Tormans. Ne helpu al tiuj, kiuj venis murdi, ŝajnigante sin dio, kiu punas egale kaj kulpulon kaj senkulpulon, — jen la plej malbona inventaĵo de la homo. Ne faru niajn oferojn vanaj! Forflugu! Hejmen! Ĉu vi aŭdas, Rift? Ŝipo — startu!
Rodis ne sukcesis konsoli sin per rememoro pri la kara Tero. Ŝi memoris pri fikuraĝaj ĥirurgoj de Tormans, ŝatantoj de vivigo, kaj sciis, ke ŝi ne devas morti en ordinara maniero. Ŝi turnis fustojn de la SDP al eksplodo kun minuta prokrasto, per potenca volstreĉo haltigis sian koron kaj falegis sur la naŭpiedulon.
La punistoj, enrompiĝintaj kun jubila muĝo, haltis antaŭ la korpo de la regantino de la teranoj — por minuto da restinta al ili vivo…
El la gorĝo de la estro de la Stelŝipo de Rekta Radio unuafoje dum la longa vivo elŝiriĝis kriego de kolero kaj doloro. La verda lumeto de Faj Rodis sur la regpanelo estingiĝis. Tamen tie, kie staris ŝia SDP, en la nigran ĉielon leviĝis fosto de blindiga blua fajro, levinta cindron de la bruligita korpo de Faj Rodis en la superajn tavolojn de la atmosfero, kie ekvatora aerfluo portos ĝin, ĉirkaŭzonante la planedon.
Epilogo
Delonge finiĝis la «steleto» de memormaŝino — la filmo pri la ekspedicio al Tormans, sed la lernantoj plu sidis, ŝtoniĝinte pro impresoj. La instruisto ne maltrankvilis pri la fortika psiko de la gejunuloj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj kaj donis al ili tempon trasenti la viditan. La unuaj rekonsciiĝis Kimi kaj Puna, ĉiam la plej rapidaj.
— Mi maljuniĝis je mil jaroj! — ekkriis Puna. — Kia terura mondo! Kaj en ĝi vivas niaj teraj homoj. Mi sentas min venenita, kaj por longe. Ĉu, eble, mi ne povas spekti inferaĵojn?
— Ne maljuniĝis, sed saĝiĝis, — ridetis al ŝi la instruisto. — Saĝiĝi ĉiam estas malfacile. Nun vi iĝas pli aĝaj, se komprenis, ke scioj, kiujn donas al vi lernejo, kaj malfacilaĵoj, per kiuj ĝi vin trejnas, estas tute ne por plenŝtopi viajn kapojn per simpla sumo da leĝoj kaj faktoj. Tio estas koridoro de neceso, tra kiu devas trairi ĉiu, por rektigi siajn instinktojn, lerni la senton de socia konscio, kaj antaŭ ĉio singardemon en agoj kaj takton en traktado de homoj. La koridoro estas ege mallarĝa kaj malfacile trairebla.