— Estas facile: mi renkontis cent sinjorojn, kaj ĉiu donacis al mi 150 stelojn.
En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.
La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:
— Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.
Ĉe vojrando staras junulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:
— Kien vi veturas?
— Al Bervalo.
— Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?
— Volonte.
Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:
— Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.
— Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.
— Eble, — respondas la kamionisto. — sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.
Vakeroj provas dresi sovaĝajn taŭrojn. Laŭvice ili lude rajdas la ribelemajn bestojn. Unu virbovo tamen tiom baraktas, ke ĝis nun deĵetis ĉiujn vakerojn. Ĉirkaŭ la areno staras turistoj, kaj la vakeroj promesas kvin mil stelojn al la persono, kiu sukcesos resti sur la dorso de la nevenkita taŭro. Giganta dikega virino ordonas al sia edzo:
— Ne iru. Mi ne volas, ke vi rajdu tiun monstron. Vi estas freneza. Restu ĉi tie!
La edzo aspektas kiel malfortika nano apud la dikmuskolulino, sed li forkuras en la arenon kaj saltas sur la taŭron. La sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton, sed vane. Tiu sukcesas resti almenaŭ kvaronhoron sur la dorso de la besto.
Aklamita de ĉiuj ĉeestantoj, li revenas al sia edzinego kaj diras fiere:
— Nu, ĉu vi vidis, karulino?
— Jes, tio estas nekredebla. Kiel vi sukcesis?
— Same, kiel kun vi, kiam vi havis kokluŝon.
Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino. Ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de s-ino Baniko. Post sia reveno li legas la raporton de la detektivo: «Je la sesa vespere s-ino Baniko eliris el la domo. Ŝin atendis juna viro en aŭto. Ili veturis al tesalono. Je la oka ili manĝis kune en luksa restoracio. Poste ili veturis al proksima hotelo kaj luis ĉambron. De apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo. S-ino Baniko malvestis sin. Bedaŭrinde la lumo poste estingiĝis, kaj mi ne povis vidi, kion ili faras.»
— Ha! — vespiras Baniko. — kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco?
En buso sidas bela sinjorino kun bebo sur la genuoj. Ŝia najbaro provas amindumi ŝin:
— Kiel bela estas tiu infaneto! Kiom belan hararon li havas! Lia patro verŝajne estas ruĝhara.
— Mi ne scias. Li ne demetis sian kaskedon.
Riĉa proprietulo ĵus vizitis siajn kurĉevalojn en la stalo. Revenante hejmen, li surprizas sian edzinon kuŝanta en la brakoj de unu el liaj ĵokeoj. Furioze li elĵetas la ĵokeon el la domo, kriante:
— Fiulo, hodiaŭ vi radis por mi lastfoje!
Dum vojaĝo Kruko devas noktumi ĉe amikoj. Ĉar ties loĝejo estas malgranda, li dormas en unu ĉambro kun dekmonata bebo. Vespere li multe trinkis, kaj nokte li vekiĝas kun urĝega bezono urini. Li vane serĉas la necesejon, li ne volas veki siajn gastigantojn, li ne trovas noktovazon en la ĉambro. Tiam li havas savan ideon: li prenas la bebon el la lulilo, kuŝigas lin sur sian liton kaj malplenigas sian vezikon en la lulinon. Morgaŭ neniu rimarkos, ĉu la infanlito estas iom pli malseka ol kutime.
Per malpeza paŝo Kruko revenas al sia kuŝejo kaj terure eksakras, kiam vidas, ke la bebo intertempe kakis en lian liton.
S-ino Baniko havas aknojn, kiuj jukas ŝiajn femurojn kaj ventron. Ekzamenante ŝin, maljuna kuracisto murmuras:
— Razi.
— Ĉu mi razu min, sinjoro doktoro?
— Ne vi, sed li antaŭe.
En tribunalo staras bela prostituitino akuzita pri ŝtelado al siaj klientoj. Ŝia advokato pledas lerte:
— Sinjoroj juĝantoj, ĉu vi vere povus decidi, ke tiu kompatinda junulino iru en malliberejon? Bonvolu pripensi, ke ŝin atendas ŝia dolĉa hejmo, kie ŝi nun povus modeste sidi, trikante, inter sia varma kameno kaj sia telefono numero 914156, mi ripetas: 914156.
Nova paroĥestro venas unuafoje en Bervalon. Apud la stacidomo lin salutas knabo:
— Bonan tagon, sinjoro.
— Mia infano, nomu do min Patro.
— Brave! ekkrias la etulo, ege ĝojos panjo, kiu ofte diris, ke vi verŝajne neniam revenos.
Lita dialogo:
— Karulo, via fingroringo dolorigas min.
— Sed, karulino, mi ne havas ringon. Ĉu eble mia brakhorloĝo?
(por la grafino Mambolino)
Malgraŭ la