Kaj ĉu mi havas kialon por tiel senti? Pripensu la longan sinsekvon de okazaĵoj, kiuj senescepte indikis al iu sinistra influo efikanta ĉirkaŭ ni. Kontribuas la morto de la lasta loĝanto de la Halo, plenumanta tiel ekzakte la kondiĉojn de la familia legendo, kaj ankaŭ la ripetitaj raportoj de kamparanoj pri la apero de stranga kreaĵo sur la erikejo. Dufoje mi propraorele aŭdis la sonon similan al fora blekado de ĉashundo. Estas nekredeble, neeble, ke ĝi estu ekster la normalaj leĝoj de la naturo. Fantoma ĉashundo, kiu postlasas materialajn piedsignojn kaj plenigas la aeron je hurlado estas, ĉu ne, nepripensinda. Stepeltono eble akceptu tian superstiĉon, kaj ankaŭ Mortimero; sed se mi posedas iun kvaliton en la mondo, tio estas ordinara sagaco, kaj nenio kredigos al mi tian aferon. Kredi tion signifus malleviĝi al la nivelo de tiuj kompatindaj kampuloj, kiuj ne kontentas pri nura hundo demona, sed sentas necesa priskribi ĝin kun infera fajro elsputiĝanta tra ĝiaj buŝo kaj okuloj. Holmso rifuzus aŭskulti tiajn fantaziaĵojn, kaj mi estas lia agento. Sed faktoj faktas, kaj mi dufoje aŭdis tiun hurladon sur la erikejo. Supozu, ke vere estus ia ĉashundego libera sur ĝi; tio multe kontribuus al klarigo pri ĉio. Sed kie povus tia ĉashundo resti kaŝita, kie ĝi trovas sian nutraĵon, de kie ĝi venis, kiel estas, ke neniu vidis ĝin tage?
Konfesendas, ke natura klarigo proponas preskaŭ tiom da malfacilaĵoj, kiom la alia. Kaj ĉiam, senkonsidere pri la ĉashundo, temis pri la fakto de la homa interveno en Londono, la viro en la fiakro kaj la letero, kiu avertis kavaliron Henriko kontraŭ la erikejo. Almenaŭ tiuj realis, sed ili povus esti ago de protekta amiko, tiel facile kiel de malamiko. Kie estas tiu amiko aŭ malamiko nun? Ĉu li restis en Londono, aŭ sekvis nin ĉi tien? Ĉu li povus esti la nekonato, kiun mi vidis sur la montopinto?
Estas vere, ke nur unu ekvidon al li mi havis, kaj tamen pri kelkaj aferoj mi estas preta ĵuri. Li estas neniu, kiun mi vidis ĉi tie, kaj mi jam renkontis ĉiujn najbarojn. Tiu figuro estis multe pli alta ol Stepeltono, multe pli svelta ol Frenklendo. Ĝi eble povus esti Barimoro, sed ni lin lasis poste, kaj mi certas, ke li ne kapablis sekvi nin. Fremdulo do plu spuras nin, samkiel spuris nin fremdulo en Londono. Ni neniam forskuis lin. Se mi povus submanigi tiun homon, tiam fine ni eble troviĝus je la fino de ĉiuj niaj malfacilaĵoj. Al tiu sola celo mi devas jam dediĉi tutan mian energion.
Mia unua impulso estis sciigi al kavaliro Henriko miajn planojn. Mia dua kaj plej saĝa estis ludi propran ludon kaj paroli laŭeble malmulte al iu ajn. Li estas silenta kaj distrita. Liajn nervojn strange skuis tiu sono sur la erikejo. Mi diros nenion, kio pliigus liajn zorgojn, sed mi agos proprapaŝe por atingi mian propran celon.
Okazis malgranda disputo hodiaŭ matene post la matenmanĝo. Barimoro petis permeson interparoli kun kavaliro Henriko, kaj ili estis enfermitaj en lia kabineto dum kelka tempo. Sidante en la bilardejo, mi pli ol unufoje aŭdis la sonon de laŭtigitaj voĉoj, kaj mi sufiĉe bone komprenis, kiu afero estas pritraktata. Post iom da tempo la kavaliro malfermis sian pordon kaj alvokis min.
— Barimoro opinias, ke li rajtas plendi, — li diris. — Li opinias, ke niaflanke estis mallojale persekuti lian bofraton, kiam li propravole sciigis al ni la sekreton.
La domservisto staris antaŭ ni tre pala, sed tre sinrega.
— Eble mi esprimis min tro arde, sinjoro, — li diris, — kaj se jes, mi certe petas vian pardonon. Samtempe mi tre surpriziĝis, kiam mi aŭdis vin du sinjorojn reveni hodiaŭ matene, kaj mi sciiĝis, ke vi ĉasis Seldenon. La kompatindulo havas jam sufiĉe da kontraŭluktaĵo sen tio, ke mi havigu al li pliajn spurantojn.
— Se vi sciigus nin propravole, tio estus alia afero, — diris la kavaliro. — Vi nur sciigis nin, aŭ prefere via edzino nur sciigis nin, kiam vi estis devigita kaj vi ne povis tion eviti.
— Mi ne supozis, ke vi profitos el tio, kavaliro Henriko, vere ne.
— Tiu homo endanĝerigas la publikon. Troviĝas izolitaj domoj dise tra la erikejo, kaj li estas ulo, kiun hezitigus nenio. Sufiĉas vidi lian vizaĝon por konstati tion. Pripensu la domon de sinjoro Stepeltono, ekzemple, kun neniu krom li por defendi ĝin. Neniu estos sekura, ĝis li estos en prizono.
— Li entrudiĝos en neniun domon, sinjoro. Mi donas al vi mian solenan ĵuron tiurilate. Kaj li neniam plu ĝenos iun ajn en tiu ĉi lando. Mi certigas vin, kavaliro Henriko, ke post tre malmultaj tagoj la necesaj aranĝoj estos kompletaj kaj li estos survoje al Suda Ameriko. Pro Dio, sinjoro, mi petegas vin, ke vi ne sciigu al la polico, kie li estas sur la erikejo. Ili rezignis pri la tiea persekutado, kaj li povas kuŝi trankvile ĝis la ŝipo pretos akcepti lin. Vi ne povas raporti pri li, ne enproblemigante mian edzinon kaj min. Mi petegas vin, sinjoro, diru nenion al la polico.
— Kion vi opinias, Vatsono?
Mi levis la ŝultrojn.
— Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.