“Nu, ”diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte a Leonon, “se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermanĝo kaj okon kie vi povos dormi. ” Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom a virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kuŝadis sur sofo en angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum a virino surtabligis la manĝilojn la viro demandis,
“Kien iras vi ĉiuj? ”
“Al a Smeralda Urbo, ”diris Doroteo, “por renkonti la Grandan Ozon. ”
“Ĉu vere? ”krietis la viro. “Ĉu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin? ”
“Kial ne? ”ŝi respondis.
“Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj ĝi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin. ”
“Ĉu li neniam eliras? ”demandis la Birdotimigilo.
“Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronoĉambro de la palaco, kaj eĉ liaj servistoj neniam vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe. ”
“Kia li estas? ”demandis la knabino.
“Estas malfacile diri, ”diris la viro penseme. “Komprenu, Oz estas granda Sorĉisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias. ”
“Tre strange, ”diris Doroteo; “sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, ĉar alie nia alveno estos vana. ”
“Kial vi volas renkonti la teruran Ozon? ” demandis la viro.
“Mi volas ke li donu al mi cerbaĵon, ”diris la Birdotimigilo, fervore.
“Ho, Oz povus fari tion su fiĉe facile, ”deklaris la viro. “Li havas pli da cerbo ol li bezonas. ”
“Kaj mi volas ke li donu al mi koron, ”diris la Stana Lignohakisto.
“Tio ne ĝenos lin, ”pludiris la viro, “ĉar Oz havas grandan kolekton da koroj, ĉiudimensiajn kaj — formajn. ”
“Kaj mi volas ke li donu al mi kuraĝon, ”diris la Malkuraĝa Leono.
“Oz tenas grandan poton da kuraĝo en sia tronoĉambro, ”diris la viro, “kiun li kovris per ora plado, por ke ĝi ne super fluu el ĝi. Li tre volonte donos iom a vi. ”
“Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas, ”diris Doroteo.
“Kie estas Kansas? ”demandis la viro, surprizite.
“Mi ne scias, ”respondis Doroteo malĝoje, “sed ĝi estas mia hejmo, kaj mi certas ke ĝi estas ie. ”
“Verŝajne. Nu, Oz povas fari ĉion; do mi supozas ke li trovos Kansason por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila tasko; ĉar al la Granda Sorĉisto ne plaĉas renkonti iun ajn, kaj kutime tio, kion li deziras, okazas. Sed kion VI volas? ”li pludiris, parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, ĉar, neklarigeble, i ne kapablis paroli. La virino nun vokis al ili dirante ke la manĝo estas preta, do ili grupiĝis ĉirkaŭ la tablon kaj Doroteo manĝis bongustegan kaĉon kaj teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj ĝuis la manĝon. La Leono manĝis iom da kaĉo, sed ĝi ne plaĉis al li, kaj li diris ke
ĝi konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj, ne leonoj. La Birdotimigilo kaj a Stana Lignohakisto nenion manĝis. Toto manĝis iom da ĉio, kaj ĝojis denove bone manĝi. La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kuŝiĝis apud ŝi, kaj a Leono gardis la pordon de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin ĝenu. La Birdotimigilo kaj a Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum a tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi. La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili rekomencis marŝi, kaj baldaŭ ili vidis belan verdan brilon en la ĉielo tuj antaŭ si.
“Jen nepre la Smeralda Urbo, ”diris Doroteo. Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli hela, kaj ŝajnis ke fin fine ili proksimiĝas al la celo de la marŝado. Tamen jam estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu ĉirkaŭis la Urbon. Ĝi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora. Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke eĉ a pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis. Sonorilo estis apud a pordego, kaj Doroteo puŝis la butonon kaj aŭdis arĝentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis kaj trovis sin en alta arkaohava ĉambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.
Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel a Manĝtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al a piedoj, kaj eĉ lia haŭto estis verdeta. Apud i estis granda verda kesto. Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la viro demandis,
“Kion vi volas en la Smeralda Urbo? ”
“Ni venis por renkonti la Grandan Ozon, ”diris Doroteo. Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis por pripensi ĝin.