“Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando de la Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la fian Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon. ”
Doroteo aŭskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis ŝin sorĉistino, kaj diris ke ŝi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damaĝinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj ŝi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.
Sed la virineto evidente atendis respon on, o Doroteo diris, heziteme,
“Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis. ”
“Nu, via domo mortigis ŝin, ”respondis la virineto, ridante, “do estas tutegale. Vidu! ”ŝi pludiris, indikante la angulon de la domo. “Jen ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ etenditaj sub ligna bloko. ”
Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj arĝentajn ŝuojn kun pintoj.
“Ho ve! Ho ve! ”kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. “La domo falis sur ŝin. Kion ni faru? ”
“Nenio farindas, ”diris la virineto trankvile.
“Sed kiu ŝi estis? ”demandis Doroteo.
“Ŝi estis la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiel mi diris, respondis la virineto. “Ŝi sklavigis la Manĝtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi ŝin nokte kaj tage. Nun ili liberiĝis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo. ”
“Kiuj estas la Manĝtuloj? ”demandis Doroteo.
“Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorĉistino regis. ”
“Ĉu vi estas Manĝtulo? ”demandis Doroteo.
“Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorĉistino de la Oriento estas morta la Manĝtuloj sendis rapidan mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorĉistino de la Nordo. ”
“Ho, mirige! ”kriis Doroteo. “Ĉu vi estas vera sorĉistino? ”
“Jes ja, ”respondis la virineto. “Sed mi estas bona Sorĉistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis ĉi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon. ”
“Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj, ”iris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorĉistinon.
“Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorĉistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorĉistinoj. Mi scias tion, ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz —ŝi loĝas en la Okcidento. ”
“Sed, ”diris Doroteo, post momento da pensado,
Onklino Em iris al mi ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis — antaŭ multege da jaroj. ”
“Kiu estas Onklino Em? ”demandis la maljunulineto.
“Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi venis. ” La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi levis la kapon kaj diris,
“Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, ĉu ĝi estas civilizita lando? ”
“Ho, jes, ”respondis Doroteo.
“Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj sorĉistojn inter ni. ”
“Kiuj estas la sorĉistoj? ”demandis Doroteo.
“Oz mem estas la Granda Sorĉisto, ”respondis la Sorĉistino, flustrigante sian voĉon. “Li estas pli potenca ol ĉiuj ni aliaj kune. Li loĝas en la Urbo de Smeraldoj. ”
Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la Manĝtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis la angulon de la domo kie kuŝadis la Fia Sorĉistino.
“Kio okazis? ”demandis la maljunulineto; kaj ŝi SORĈISTO DE OZ rigardis kaj komencis ridi. La piedoj de la morta Sorĉistino estis plene malaperintaj kaj restis nur la arĝentaj ŝuoj.
“Tiom aĝa ŝi estis, ” klarigis la Sorĉistino de la Nordo, “ke ŝi rapide elsekiĝis en la sunlumo. Ŝi ne plu ekzistas. Sed la arĝentaj ŝuoj estas por vi, kaj vi surportos ilin. ”Ŝi klinis sin kaj prenis la ŝuojn, kaj elskuinte la polvon ŝi transdonis ilin al Doroteo.
“La Sorĉistino de la Oriento multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj, ”diris Manĝtulo, “kaj ili havas ian sorĉokapablon; sed ni neniam sukcesis informiĝi pri ĝi. ”
Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin sur la tablon. Poste ŝi reelvenis al la Manĝtuloj kaj diris:
“Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo? ĉar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Ĉu vi povas helpi min trovi la vojon? ”
La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee. Doroteo iru al la Urbo e Smeraloj
“Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie, ”diris unu, “estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin vivante. ”
“Estas same ĉe la Sudo, ”diris alia, “ĉar mi mem estis tie kaj vidis ĝin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj. ”