Mven Mas staris ĉe balustrado, larĝe disstariginte la piedojn, kaj rigardis al la poiomete kreskanta sur la horizonto insulo de Forgeso. Tiu grandega insulo, ĉirkaŭita de varma oceano, estis natura paradizo. Paradizo en primitivaj, religiaj konceptoj de la homo estas feliĉa postmorta azilo sen zorgoj kaj laboro. Kaj la insulo de Forgeso same estis la azilo por tiuj, kiujn jam ne interesis la streĉita agado de la Granda Mondo, kiu ne deziris labori egale kun ĉiuj.
Aliĝante al la sino de la Patrino-Tero en simpla, monotona agado de antikva terkulturisto, fiŝkaptisto aŭ brutobredisto, ili pasigadis ĉi tie kvietajn jarojn.
Kvankam la homaro donis al siaj malfortaj kunfratoj grandan pecon da fekunda, mirakla tero, la primitiva mastrumado de la insulo ne povis garantii al sia loĝantaro vivon, plene sekurigitan kontraŭ malsato, speciale en periodoj de rikoltomankoj aŭ de aliaj malfacilaĵoj, tiom ordinaraj por malfortaj produktadaj fortoj. Tial la Granda Mondo konstante donadis parton de siaj rezervoj al la insulo de Forgeso.
En tri havenojn — nord-okcidente de la insulo, sude kaj sur la orienta bordo — oni liveradis nutraĵon, konservitan por longaj jaroj, kuracilojn, rimedojn de biologia defendo kaj aliajn grave necesajn aĵojn. Tri ĉefaj regantoj de la insulo same loĝis norde, oriente kaj sude kaj nomiĝis estroj de brutobredistoj, terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj.
Rigardante al malproksime leviĝantaj bluaj montoj, Mven Mas subite kun amaro pensis, ĉu li apartenas al la kategorio de «bovoj» — homoj, ĉiam embarasintaj la homaron. «Bovo» estas homo forta kaj energiplena, sed tute senkompata al aliulaj suferoj kaj travivaĵoj, pensanta nur pri kontentigo de siaj bezonoj. Suferojn, malpacojn kaj malfeliĉojn en fora pasinteco de la homaro ĉiam pligrandigadis ĝuste tiaj homoj, deklarantaj sin en diversaj aspektoj la solaj sciantoj de la vero, opiniantaj sin rajtaj subpremi ĉiujn malkonsentajn kun ili opiniojn, elradikigi aliajn manierojn de pensado kaj vivo. Ekde tiam la homaro komencis evitadi eĉ etajn signojn de absoluteco en opinioj, deziroj kaj gustoj kaj komencis pleje timi la «bovojn». Ĝuste ili, la «bovoj», ne pensante pri la nedetrueblaj leĝoj de ekonomio, pri estonteco, vivis nur por nuna momento. Militoj kaj neorganizita mastrumado de la erao de la Disa Mondo kondukis al disrabo de la planedo. Tiam oni elhakis arbarojn, forbruligis rezervojn da karbo kaj nafto, akumuliĝintajn dum centmilionoj da jaroj, malpurigis la aeron per karbona dioksido kaj per fetora fumo de fabrikoj, mortigis belajn kaj sendanĝerajn animalojn — ĝirafojn, zebrojn, elefantojn, antaŭ ol la mondo atingis la komunisman aranĝon de la socio. La tero estis kovrita per rubo, riveroj kaj maraj bordoj estis malpurigitaj per defluoj de nafto kaj ĥemiaj forĵetaĵoj. Nur post serioza purigo de la akvo, la aero kaj la tero la homaro venis al la moderna aspekto de sia planedo, laŭ kiu ĉie eblas trapasi nudpiede, nenie damaĝinte la piedojn.
Sed ja ankaŭ li, Mven Mas, ne estinte eĉ du jarojn sur la responsega posteno, frakasis la sputnikon, kreitan per penoj de miloj da homoj kaj per neordinaraj artifikoj de la inĝeniera arto. Pereigis kvar kapablajn sciencistojn, el kiuj ĉiu povus iĝi Ren Boz… Kaj eĉ Ren Boz-on mem oni apenaŭ sukcesis savi. Kaj ree la imagaĵo de Bet Lon, kaŝanta sin ie tie, en montoj kaj valoj de la insulo de Forgeso, aperis antaŭ li, viva, vekanta akran kompaton. Mven Mas antaŭ la forveturo konatiĝis kun portretoj de la matematikisto kaj por ĉiam enmemorigis lian energian vizaĝon kun masiva makzelo, kun profunde kaj proksime sidantaj akraj okuloj, tutan lian potencan, atletan figuron.
La motoristo de la glitboato aliris la afrikanon.
— Estas forta surfo. Ni ne sukcesos albordiĝi — ondo batas trans la moleon. Necesos iri en la sudan havenon.
— Ne necesas. Ĉu vi havas savajn flosetojn? Mi kaŝos tien la veston kaj ĝisnaĝos mem.
La motoristo kaj la direktilisto kun estimo rigardis al Mven Mas. Malklaraj blanketaj ondoj tumultis sur malprofundaĵo, transverŝiĝante per pezaj tondrantaj kaskadoj. Pli proksime al la bordo la senorda onda tumulto turnadis sablon kaj ŝaŭmon, surkurante malproksime sur malkrutan plaĝon. Malaltaj nuboj semis etan varman pluvon, oblikve flugantan laŭ vento kaj miksiĝantan kun plaŭdoj de ŝaŭmo. Tra ĝia nebula reto sur la bordo hantis iaj grizaj figuroj.
La motoristo kaj la direktilisto interŝanĝis rigardojn, dum Mven Mas estis demetanta kaj pakanta la veston. Forirantoj sur la insulon de Forgeso foriras el sub zorgo de la socio, en kiu ĉiu gardas ĉiun kaj helpas al li. La persono de Mven Mas sugestis nevolan estimon, kaj la direktilisto kuraĝis averti lin pri granda danĝero. La afrikano senzorge svingis la manon. La motoristo alportis al li malgrandan hermetike fermitan pakaĵon.
— Ĉi tie estas rezervo da koncentrita nutraĵo por monato — prenu.
Mven Mas iom pensis kaj ŝovis la pakaĵon kune kun la vesto en la nepenetreblan kameron, skrupule fermis la klapon kaj kun la floseto sub la brako transpaŝis la balustradon.