Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de reĝo, sed kiu havas la reĝan potencon?
SKULE JARLO
La reĝa potenco devas esti tie, kie estas la reĝa rajto.
HÅKON
Tiel devus esti; sed ĉu estas tiel?
SKULE JARLO
Ĉu Vi asignas min antaŭ tribunalo?
HÅKON
Mi faras; ĉar tiun rajton mi havas antaŭ ĉiu homo en la regno.
SKULE JARLO
Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.
HÅKON
Bone por ĉiuj, se tiel estas. (suprenpaŝas ŝtupon kie staras la reĝa seĝo, kaj subtenas sin al la seĝobrako) Jen mi staras kiel Via reĝo kaj demandas: Ĉu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj faris insurekcion kontraŭ min?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Kaj ĉu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaŭ sendis leteron al li?
SKULE JARLO
Kiu diras tion?
IVAR BODDE
Mi diras.
DAGFINN BONDE
Jostein Tamb ne kuraĝis rifuzi kunpreni ĝin, ĉar la reĝa sigelo surestis.
HÅKON
Vi skribas al la malamikoj de la reĝo, kaj surmetas la reĝan sigelon, kvankam la reĝo ne scias, kio tie estas skribita!
SKULE JARLO
Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.
HÅKON
Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.
SKULE JARLO
Neniam Vi havis damaĝon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj kondiĉoj por la reĝo. La militiro al Vermlando ĝene premis Vian animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, – mi povas pli bone ordigi la aferon.
HÅKON
Vi deziris ordigi la aferon mem. – Kaj kion Vi respondis?
SKULE JARLO
Legu mian leteron.
HÅKON
Donu ĝin!
SKULE JARLO
Mi pensis, ke Vi havas ĝin?
DAGFINN BONDE
Vi certe scias pli ĝuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli rapidpieda. Kiam ni venis sur la ŝipon, la letero estis malaperinta.
SKULE JARLO
(turnas sin al Gregorius Jonsson
) Sinjoro vasalo, donu la leteron al la reĝo.GREGORIUS JONSSON
(alproksimiĝas maltrankvila) Aŭskultu min -!
SKULE JARLO
Kio nun?
GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la reĝo.
SKULE JARLO
Pri ili mi scias respondi. La leteron!
GREGORIUS JONSSON
Mi ne havas ĝin.
SKULE JARLO
Vi ne havas ĝin!
GREGORIUS JONSSON
Dagfinn Bonde estis tuj ĉe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de Jostein Tamb, ligis ŝtonon al ĝi -
SKULE JARLO
Nu?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi nun kuŝas sur la fundo de la fjordo.
SKULE JARLO
Malbone – malbone Vi jen agis.
HÅKON
Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!
SKULE JARLO
Mi ne povas elmeti ĝin.
HÅKON
Vi
SKULE JARLO
(faras paŝon pli proksimen al la reĝo) Mi estas tro fiera por ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto -
HÅKON
(regas sian ekflamiĝan koleron) Kaj jen kio? -
SKULE JARLO
Mallonge kaj bone; – mi ne elmetas ĝin; – mi
HÅKON
Vi do spitas min!
SKULE JARLO
Se ne povas alie esti, – nu ja, mi spitas Vin.
IVAR BODDE
(forte) Nun, sinjoro reĝo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da atestoj!
DAGFINN BONDE
Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.
HÅKON
(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la reĝan sigelon al Ivar Bodde.
MARGRETE
(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la reĝo) Håkon, estu mia milda kaj indulgema edzo!
HÅKON
(faras ordonan brakmovon al ŝi; ŝi kaŝas sian vizaĝon en sian vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)
SKULE JARLO
(al Ivar Bodde
) Jen la reĝa sigelo.IVAR BODDE
Tio ĉi estus la lasta vespero de la festeno. Ĝi finiĝis per prema doloro por la reĝo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas ĝoji, ke okazis.
SKULE JARLO
Kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas profunde koleriĝi, ke pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; – jes, Birkibejnoj, ĉar mi estas Birkibejno samebone kiel la reĝo kaj liaj viroj. Mi estas el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la reĝa parencaro, – sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido ĉirkaŭ la reĝo, kaj baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.
PÅL FLIDA
(incite al la ĉirkaŭstarantoj) Viroj de la jarlo! Ĉu ni toleru tiaĵon pli longe?
GREGORIUS JONSSON
(antaŭen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas esti klare dirata, – neniu el la viroj de la jarlo povas servi la reĝon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde paŝadas en la reĝa korto incitante galon inter ni.
PÅL FLIDA
Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos vin, sur libera kampo, surŝipe, aŭ en nesankta domo!
MULTAJ JARLANOJ
Ankaŭ mi! Ankaŭ mi! Vi estu senpaca por ni!
IVAR BODDE
Dio malpermesu, ke mi staru inter la reĝo kaj tiom multaj potencaj estroj. – Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu ĝin en Viajn proprajn manojn; antaŭ longe ĝi estus devinta kuŝi tie.
HÅKON
(kiu malsuprenpaŝis de la podio) Vi restos!
IVAR BODDE
Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riproĉus min tagon kaj nokton, se mi tion farus. Pli grandan malfeliĉon neniu homo povus kaŭzi en ĉi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la reĝo kaj la jarlo.