La ĉielaj sonoriloj, – ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni marŝas sur du sanaj piedoj. – Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; – bone ke mi ne ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, – kion
(Inga el Vartejg
envenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.)EPISKOPO NIKOLAS
(skuiĝas) Kiu estas?
INGA
Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS
Patrino de la reĝo!
INGA
Tiel mi iam nomiĝis.
EPISKOPO NIKOLAS
Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi!
INGA
Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj kial do?
INGA
Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio -
EPISKOPO NIKOLAS
El vojaĝo al Anglio -!
INGA
Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis; nun li kunprenis leteron hejmen -
EPISKOPO NIKOLAS
(senspire) Leteron -?
INGA
De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li)
EPISKOPO NIKOLAS
Nu tiel; – kaj Vi alportas ĝin?
INGA
Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede -
EPISKOPO NIKOLAS
Ne urĝis tiel, Inga!
DAGFINN BONDE
(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu venos la reĝo?
DAGFINN BONDE
Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa infano kaj granda sekvantaro.
INGA
(rapide alpaŝas al Dagfinn
) La reĝo, – la reĝo! ĉuDAGFINN BONDE
Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino?
INGA
Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.
DAGFINN BONDE
INGA
Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; – aŭdu, – ĉu ĉi tien li venos?
DAGFINN BONDE
Jes, baldaŭ.
INGA
Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj.
DAGFINN BONDE
Jes.
INGA
Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; – kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard;
DAGFINN BONDE
Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!
DAGFINN BONDE
(forirante dekstre) Ne dezirus
EPISKOPO NIKOLAS
La konfeso de Trond pastro -! Do ĝi tamen venis; – jen mi tenas ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) – Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, – ne, tio ne estas konsilinda. – Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? – (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon! (aŭskultas) Kio estas
SIRA VILJAM
(envenas de dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?
SIRA VILJAM
Estas la ventego, kiu plifortiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS
La vetero plifortiĝas! – Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras – Ĉu ili kantas tie ene?
SIRA VILJAM
Jes, sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS
Diru, ke ili ege klopodu – precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi revenos al li fantome!
SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard?
EPISKOPO NIKOLAS