Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami. Belajn virinojn, – ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; – sed mi spertis en
DUKO SKULE
(mallaŭte) Sinjoro – la letero! Ne restas por Vi longa tempo!
HÅKON
Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!
EPISKOPO NIKOLAS
La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo kontraŭstaris
HÅKON
Ha – duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!
DUKO SKULE
(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!
EPISKOPO NIKOLAS
(al Håkon
) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)DUKO SKULE
(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al Håkon
:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!EPISKOPO NIKOLAS
Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! – Reĝo, lastan fojon, – ĉu Vi volas dividi kun la duko?
HÅKON
Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!
EPISKOPO NIKOLAS
Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) Viljam!
DUKO SKULE
(mallaŭte) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS
(ne lin aŭskultante) Viljam! (Viljam
envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?SIRA VILJAM
Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?
SIRA VILJAM
Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.
EPISKOPO NIKOLAS
Hm, neniu povas scii -; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, – donu ĝin al la eklezio, – kaj legu aldone sep grandajn komunajn preĝojn.
SIRA VILJAM
Sinjoro, Dio estos al Vi graca!
EPISKOPO NIKOLAS
Sep aldonajn preĝojn, mi diras – por tio per kio mi pekos ĉi-nokte! Iru, iru! (Viljam
foriras; la episkopo turnas sin al Skule.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, – kion vi tiam farus?DUKO SKULE
Je la nomo de Dio, – tiam li ja estu reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la ĝusta?
DUKO SKULE
Klini min kaj lin servi.
EPISKOPO NIKOLAS
(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al Skule
) Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al paciĝo -DUKO SKULE
Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Unue iu alia afero; – mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj -
DUKO SKULE
(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili -
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu la liston.
DUKO SKULE
Bone, bone; kiel Vi volas.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu -
DUKO SKULE
(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.
EPISKOPO NIKOLAS
(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!
HÅKON
(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!
(Sira Viljam
kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)DUKO SKULE
(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!
EPISKOPO NIKOLAS
Eternaj tempoj! (triumfe:)
DUKO SKULE
Je la beateco de niaj animoj, – kie estas la letero de Trond pastro!
EPISKOPO NIKOLAS
(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!
DUKO SKULE
(ekster si mem) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS