(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, – veki ĝin tiel ke ĝi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Ĝi frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas ĝin de la diablo, Håkon; ĝi neniam realiĝu, kiam mi havas fortojn meti la ŝtalĉapon sur mian kapon!
HÅKON
Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas ĝin tiom longe kiom mi portas la reĝan ringon de Sankta Olaf ĉirkaŭ mia frunto!
DUKO SKULE
Do falu la reĝa ringo de Sankta Olaf!
HÅKON
Kiu verku tion?
DUKO SKULE
Mi, se neniu alia.
HÅKON
Vi, Skule, Vi fariĝos sendanĝera sur la tingo morgaŭ.
DUKO SKULE
Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!
HÅKON
(montras al la pordo) Iru, sinjoro, – kaj lasu tion en forgeso, ke ni parolis, per akraj langoj ĉi-vespere.
DUKO SKULE
(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj langoj venontan fojon. (eliras en la fono)
HÅKON
(post mallonga paŭzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. Li devas, li cedu kaj subiĝu; mi bezonas ĉi tiun fortan brakon, tiun sagacan kapon. – Se troviĝas kuraĝo kaj sagaco en tiu ĉi lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti min estas spiti ĉielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras kontraŭ la volon de la ĉielo, – ĉar la ĉielo ja multe faris por mi.
DAGFINN BONDE
(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema ĉi-nokte; la duko certe elpensas malbonon.
HÅKON
Kion vi diras?
DAGFINN BONDE
Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas sufiĉe certe.
HÅKON
Ĉu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!
DAGFINN BONDE
Ne, sed estas io alia. Liaj ŝipoj kuŝas pretaj por forvelo; okazos tingo surŝipe.
DAGFINN BONDE
Vi eraras -! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.
DAGFINN BONDE
Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)
HÅKON
Ne, – estus ja neimageble! La duko ne kuraĝas ekstari kontraŭ min. Dio tion ne al li permesos, – Dio, kiu faris ĉion tiel mirinde bele por mi ĝis nun.
GREGORIUS JONSSON
(venas de la fono) Mia sinjoro kaj reĝo!
HÅKON
Gregorius Jonsson! Ĉu Vi venas ĉi tien?
GREGORIUS JONSSON
Mi ofertas min kiel Vian fidelulon;
HÅKON
Kio okazis?
GREGORIUS JONSSON
Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando.
HÅKON
Parolu, parolu!
GREGORIUS JONSSON
Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; – do sciu – (kaptas lian brakon kaj flustras)
HÅKON
(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
GREGORIUS JONSSON
Dio donu ke mi farus.
HÅKON
Neaŭdite! Ne povas tiel esti!
GREGORIUS JONSSON
Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
HÅKON
Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu.
(Gregorius Jonsson
eliras.)HÅKON
(paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la ĉambro de Margrete
, frapas, kaj daŭre paŝadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (daŭre paŝadas tien kaj reen)MARGRETE
(ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Ĉu estas vi?
HÅKON
Jes, ja; vi devas elveni.
MARGRETE
Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta.
HÅKON
Aliaĵon mi nun havas por pripensi.
MARGRETE
Kio okazis?
HÅKON
Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj novaĵoj.
MARGRETE
(time) Kiun novaĵon, Håkon?
HÅKON
Ke nun estas du reĝoj en Norvegio.
MARGRETE
Du reĝoj en Norvegio! – Håkon, kie estas mia patro?
HÅKON
Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni.
MARGRETE
Ho, Dio, vi ĉiopova -! (falglitas sur la benkon, kovras la vizaĝon per siaj manoj kaj ploras)
HÅKON
Du reĝoj en la lando!
MARGRETE
Mia edzo unu, – kaj mia patro la alia!
HÅKON
(paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. – Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li atingos al Nidaros!
MARGRETE
(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
HÅKON
Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras!
MARGRETE
(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
HÅKON
Via patro -; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol ĉiuj aliaj malamikoj; – Dio, Dio, – kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero?
VOĈO DE INGA
(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
HÅKON
(kun krio) Mia patrino!
MARGRETE