Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
JATGEJR
Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
REĜO SKULE
Mi ne demandas ĉu estas
JATGEJR
Mi ne scias.
REĜO SKULE
Ĉu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE
Ĉu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la poemon?
JATGEJR
Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)
REĜO SKULE
(post paŭzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la profundan veron de Dio mem ne sciante, –
HIRDANO
(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antaŭhalo parolante kun la gardanto.
REĜO SKULE
Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas Jatgejr
) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas ĉiuj tiuj reĝaj pensoj, kiuj tenas min maldorma, sciu.JATGEJR
Mi komprenas, ke estas pri la reĝaj pensoj kiel pri tiuj de la skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas silento kaj nokto ĉirkaŭe.
REĜO SKULE
Ĉu
JATGEJR
Jes, sinjoro; neniu kanto naskiĝas sub taga lumo; ĝi povas esti skribata en sunlumo; sed ĝi kreas sin en silenta nokta horo.
REĜO SKULE
Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?
JATGEJR
Tiu, kiun mi amis.
REĜO SKULE
Ŝi do mortis?
JATGEJR
Ne, ŝi perfidis min.
REĜO SKULE
Kaj sekve vi fariĝis skaldo?
JATGEJR
Jes, sekve mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE
(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas
JATGEJR
Ne tiun de la dubo; ĉar tiam Vi ne tiel demandus?
REĜO SKULE
Kiun donacon bezonas mi?
JATGEJR
Sinjoro, Vi ja
REĜO SKULE
Ĉu vi ĉiun momenton estas certa, ke vi estas
JATGEJR
(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Ĉu Vi neniam amis?
REĜO SKULE
Jes, iam, – fajre, belege kaj peke.
JATGEJR
Vi havas edzinon.
REĜO SKULE
Ŝin mi prenis por naski al mi filojn.
JATGEJR
Sed Vi havas filinon, sinjoro, – milda kaj belega filino.
REĜO SKULE
Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun ĉe mi, kiu obeas min sen mema volo, – kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!
JATGEJR
Aĉetu al Vi hundon, sinjoro.
REĜO SKULE
Ĉu ne homo servus?
JATGEJR
Por tia homo Vi devus longe serĉi.
REĜO SKULE
(subite) Ĉu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Ĉu vi volas esti mia filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, – Vi ricevu landon kaj regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi min!
JATGEJR
Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti -?
REĜO SKULE
Forĵetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos vin!
JATGEJR
Ne, sinjoro, – estus aĉeti la kronon tro multekoste.
REĜO SKULE
Pripensu! Esti reĝo estas pli ol esti skaldo!
JATGEJR
Ne ĉiam.
REĜO SKULE
Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!
JATGEJR
La neverkitaj kantoj ĉiam estas la plej belaj.
REĜO SKULE
Sed mi
PÅL FLIDA
(rapide envenas) Reĝo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson atingis kun sia tuta ŝiparo al Elgjarnes!
REĜO SKULE
Al Elgjarnes -! Do li ne estas tre fore.
JATGEJR
Nun surmetu ŝtalkirason! Se okazos vira falo ĉi nokte, mi ĝoje estu la unua, kiu falos por Vi!
REĜO SKULE
JATGEJR
Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas daŭre vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)
PÅL FLIDA
(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj povas esti en Oslo ĝis horo!
REĜO SKULE
Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; li helpis multan, malĝojan kaj pentantan animon.
PÅL FLIDA
(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos super nin, mi diras!
REĜO SKULE
Malfermu ĉiujn preĝejojn, ke ni povos rifuĝi tien kaj ricevi gracon.
PÅL FLIDA
Vi povas frapi ĉiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi volas rifuĝi en la preĝejojn!
REĜO SKULE
Jes, jes, tenu la preĝejojn malfermaj.
PÅL FLIDA
Estu certa, ke Håkon rompos la preĝejan pacon, kiam estas pri la Vårbelgoj.
REĜO SKULE
Li ne faros; Dio ŝirmos lin kontraŭ tia peko; – Dio ĉiam ŝirmas Håkon.
PÅL FLIDA