Читаем Patroj kaj filoj полностью

En unu el la plej malproksimaj anguloj de Rusujo estas malgranda kampara tombejo. Kiel preskaŭ ĉiuj niaj tombejoj, ĝi havas malĝojan aspekton; la kavojn, ĝin ĉirkaŭantajn, jam longe plenigas malbonaj herboj; la grizaj lignaj krucoj kliniĝis kaj putras sub siaj tegmentoj, iam koloritaj; la ŝtonaj platoj ĉiuj estas depuŝitaj, kvazaŭ iu puŝis ilin de malsupre; du, tri senfoliaj arboj donas apenaŭ iom da ombro; ŝafoj senpune vagas sur la tomboj … Sed inter ili estas unu, kiun tuŝas neniu homo, kiun piedpremas neniu besto; nur la birdoj sidiĝas sur ĝi kaj kantas ĉe la naskiĝo de la tago. Fera barilo ĝin ĉirkaŭas; du junaj abioj estas plantitaj ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremoj: Eŭgeno Bazarov estas enterigita en ĉi tiu tombo. Al ĝi, el la proksima vilaĝo, ofte venas du kadukaj maljunuloj: edzo kun sia edzino. Subtenante unu la alian, ili iras per pezaj paŝoj; ili proksimigas al la barilo, falas sur la genuojn, longe maldolĉe ploras, kaj longe, silente rigardas la mutan ŝtonon, sub kiu kuŝas ilia filo; ili interŝanĝas kelke da vortoj, viŝas la polvon de la ŝtono, ordigas la branĉojn de abio, ree preĝas, kaj ne povas forlasi ĉi tiun lokon, kie ili estas kvazaŭ pli proksime de sia filo, pli proksime de la rememoro pri li … Ĉu iliaj preĝoj, iliaj larmoj restos senfruktaj? Ĉu la amo, la sankta, sindonema amo ne estas ĉiopova? Ho, ne! Kiel ajn pasia, peka, ribela koro sin kaŝas en la tombo, la floroj, kreskantaj sur ĝi, pace rigardas nin per siaj senpekaj okuloj; ne sole pri la eterna trankvilo ili parolas al ni, pri la granda trankvilo de la «indiferenta» naturo[109]

; ili parolas ankaŭ pri la eterna repaciĝo kaj pri la vivo eterna …

F I N O.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза