Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. FA199 = ...la reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo. La tuta kun- esprimo estas rekta priskribo de la reĝon de la maro (§7.1).

Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo. FA1101 = ...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Ŝi [= Marta] kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo. M 24 = Marta kaptis tiun tabulon de savo, kiu estis sola kaj laŭ ŝia opinio lasta. Temas pri la opinio de Marta. La tuta kompleksa A-vorta priskribo de tabulon rolas kvazaŭ subfrazo. Se oni uzus sia opinio, temus pri la opinio de la tabulo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj. Nm 36 = ...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Prefere estu siaj patroj (si reprezentas la subjekton de la ĉefverbo devas).

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino. FA198 ~ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia amata trovitino. Prefere estu sia amata trovitino (si reprezentas la sub- jekton de nomis). Komparu kun la modela frazo en la Fundamento: Ŝi nomis ŝin sia filino.

FE17

laŭ-esprimoj

Iaj esprimoj kun laŭ (§12.3.6.5): laŭ li, laŭ ili, laŭ ŝia opinio, laŭ lia rakonto (ankaŭ ŝiaopinie, liarakonte...) ofte priskribas tutan frazon, kaj ne vere estas parto de ĝi. Ili tiam laŭsence egalas al li opinias, ke..., laŭ ŝia opinio estas tiel, ke... kaj simile: Laŭ ŝi estas tro varme. = Ŝi opinias, ke estas tro varme. En tiaj okazoj la esprimo rolas kvazaŭ aparta frazo, kaj tial estas tute en ordo ne uzi si sia, eĉ kiam en la resto de la frazo la sama persono aperas kiel subjekto:

Laŭ ŝi, Esperanton ŝi eklernis nur hieraŭ. = Laŭ ŝiaj klarigoj estas tiel, ke Esperanton ŝi eklernis nur hieraŭ. Ne estas konsilinde uzi Laŭ si, ... (kun la simpla pronomo si) en tiaj ĉi okazoj.

Laŭ Zamenhof, li kreis Esperanton por la tuta homaro. = Laŭ tio, kion Zamenhof skribis, li kreis Esperanton por la tuta homaro. Prefere ne: Laŭ si, Zamenhof kreis...

Laŭ lia opinio, li agis tute honeste. = Laŭ lia opinio estas tiel, ke li agis tute honeste. Kiam temas pri poseda pronomo, oni tamen pli ofte uzas sia ol lia/ŝia/ĝia/ilia en tiaj ĉi esprimoj: Laŭ sia (propra) opinio,

li agis...

Laŭ iliaj asertoj, ili nenion vidis. = Laŭ iliaj asertoj, estas tiel, ke ili nenion vidis. Ankaŭ eblas Laŭ siaj asertoj, ili...

Liaopinie [= laŭ lia opinio], li certe venkos. Aŭ Siaopinie.

Rimarku, ke oni ofte apartigas tiajn esprimojn per komo.

Laŭ-esprimo ankaŭ povas esti tute ordinara komplemento, kiu estas vera parto de la frazo. Tiam oni devas uzi si kaj sia laŭ la bazaj reguloj: Laŭ sia

opinio li ĉiam agas. (= Li ĉiam agas laŭ sia opinio.) Ĉi tie laŭ sia opinio estas ordinara maniera komplemento. La celita senco ne estas: Laŭ lia

opinio estas tiel, ke li agas.

IG-verbo - du agoj en unu verbo

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas sam- tempe du agojn: lavi ^ lavigi = "igi (iun) lavi". En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la serv- istoj) siajn vestaĵojn. Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi

en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni pre- fere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn
vestaĵojn. Legu pli pri tio ĉi-antaŭe ĉe I-verboj.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi si laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии