"Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!… Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj…
"Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!"
Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.
Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de li kaj de volapukanoj. Li diris nur pri la granda laborado de sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l' estonteco de fratiĝo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto memora.
Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri finon? Lia voĉo penis lastan forton:
"Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo: