"Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco
Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema. Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ "religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon aŭ teologion.
"Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan
"Ni proponas starigi
Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta, ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj.
Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en neŭtrala lando.
Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron…
Tro malfrue. Tro malfrue… Io rompiĝis en koro Zamenhofa.
Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, ĉiam vigla, senlaca, flegema.