Kaj mi komencis pri la fabrikoj kaj fabrikegoj, pri la specialaj metiejoj por blinduloj ktp. Ree mi vidis, ke li ne multe komprenis. La vortoj «fabrikoj» kaj «fabrikegoj» timigis lin tute, kaj li, apenaŭ aŭdeble, kun esprimo de timema petego, kvazaŭ pri indulgo, demandis:
«Ĉu ili ne kaptadas fiŝojn?»
«Kelkaj kaptas pro plezuro per fiŝhokoj», — respondis mi, kaj denove li revigliĝis:
«Pro plezuro oni ne devas, ne rajtas... Por vivi nur, por vivi! Kaj per hokoj ne estas bone, per retegoj, po-are kune kun viduloj».
Oni vokis lin labori. Malĝoja li adiaŭis min kaj foriris.
Ĝoja li venis al mi, rapide saltante, sed malĝoja, malvigla li foriris. Je io li faletis, ion renversis. La tutan tiun tagon li malsukcesis: lasis la reton for el la manoj, ekglitis sur fiŝo kaj falis trans la boatrandon en la riveron. Sekigante sin apud la fajro, li sidiĝis tiel proksime al ĝi, ke lia pantalono ekbrulis. Tiun tagon li klare ekkomprenis, ke li blindiĝas. Unue li koleris kaj poste ploretis amare. Tiun ĉi tagon ĉiuj liaj kamaradoj ekvidis, ke li estas blinda, kaj neniu plu vokis lin al la laboro. Oni lasis lin sidi trankvile ĉe la fajro. Filip ekblindulis. *
Sur la revena vojo la vaporŝipo Astraĥan dum du semajnoj staris en Anadir. Sur la ŝipo estis revenanta hejmen la fama okulkuracistino, pri kiu mi jam menciis supre. Ŝi certe ekzamenis la okulojn de Filip kaj provis ĉiel helpi lin, sed kion povis fari por li nia moderna kuracarto, pri tio mi preferis neniam aŭdi.
Dua skizo: La destinita vivi
La verkinto, blinda sed multe vojaĝinta rusa instruisto, pasigis aventurajn monatojn en 1928-29 en arktika Siberio, inter la ĉukĉoj, por studi la vivkondiĉojn de la blinduloj tie. Por ne interrompi la tekston, ni antaŭmetas liajn jenajn klarigojn:
«La ĉukĉoj kalkulas ĝis kvin, kaj poste daŭrigas: kvin-unu, kvin-du, ktp. La plej alta nombro
1.
De la golfeto Kaluĉinskaja ĝis la granda rivero Kolima, de Rirkarpij (Nordkabo) ĝis la golfeto Providence ĉiu konas la cervo-brediston Umka (Blankurso). Li havas multe da cervoj —
Kaj malĝojas Umka, malĝojas liaj edzinoj — ili ja ne havas infanojn! Ĉiuvespere, sidas ili sur la sojlo de sia
La ventoj portas la kanton ĉiudirekten, kaj de ĉiuj flankoj de la tundro venas gastoj. Ili manĝas kaj trinkas ĝissate, fumas kaj maĉas tabakon ĝis kapturniĝo kaj ree manĝas, trinkas la teon kaj fumas, fumas, fumas.
Por nokto Umka proponas al siaj gastoj elekti laŭplaĉe ĉiu po unu el siaj edzinoj por kundormantino — ho, Umka bonege scias kutimojn de la tundro. Li scias, ke ĉiu virino devas kiel ajn havi almenaŭ unu infanon; ĉiu ĉukĉino scias tion; scias tion ankaŭ la kvar edzinoj de Umka. Ili scias, ke tie, sur la limo mem de la du Tundroj, de nia Tundro por la vivantoj kaj de la alia Tundro por la mortintoj, kuŝas terura eterna lago, senlime larĝega, glacie malvarma, senfunde profunda. Kaj tiun ĉi lagon gardante staras ĉe ĝi senkompateme severega maljunulino, pli praaĝa ol la Tundro mem. La eternecon gardante ŝi demandas al ĉiu mortinta virino el la Tundro la saman severan demandon: «Ĉu havas vi, ho virino, almenaŭ unu infanon sur la Tundro?»
Kaj se estas jesa la respondo, ŝi permesas al la mortintino pasi al la postmorta Tundro, al siaj parencoj, amikoj kaj konatoj jam mortintaj, sed se la respondo estas «Ne», la senkompatulino ĵetas tuj la malfeliĉulinon en la lagon de la eterneco, glacie malvarman, senfunde profundan, kie finiĝas la vivo por ĉiam.
Kaj ĉi ĉion scias la kvar edzinoj de Umka, kaj ilia malĝojo estas senfina, ĉar ili kvar havas eĉ ne unu infanon.
2.