Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj el la diversaj landoj, kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu, kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma, oni povus diri blinda, kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj povus vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore al la angla.
Eble mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza. Mi ĵus diris, ke mi ne estas blinda, ĉar mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj bone vidas teorie, sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas frenezaj. Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj imagprocezoj, kiuj disvolviĝas en mi. PIV difinas freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale frenezuloj ne scias, ke ili frenezas. La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion. Kaj ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo. Ekzemple mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ vi en tiu stranga lingvo. Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas senutila kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos, mi kondutu saĝe. Kial mi ne regis min tiudirekte? Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio, diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco, estas, i.a., arda kaj senbrida amo.
Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan amon al Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie. Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn dezirojn por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas realisma. Mi do tre bone povus esti frenezulo.
Ĉu do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu listo. Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.
Sed vidu, la plej interesa afero, en ĉi tiu listo, estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas interesan karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj ili diras, ke la frenezeco troviĝas en la aliaj.
Alveninte al tiu punkto en mia objektiva analizo, mi finfine trovas la veran respondon.
Mi kredas je Esperanto, ĉar la aliaj, en nia socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj, niaj najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj frenezaj.
Ili estas naivaj, ĉar ili senreziste akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj firmaoj ktp ktp senĉese ripetas al ili, nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas neniu alternativo.
Ili estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi kompreni la kaŭzojn, la meĥanismojn, la influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al io asertita antaŭ ili, ili haltas, ili kontrolas, ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon, ke eble oni trompas ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj faktoj. Tion, pri lingva komunikado, ne faras la "malfrenezuloj" en nia socio. Ili do agas stulte, malsaĝe, neinteligente.
Ili estas nerealismaj, ĉar ili ne komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi la lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj do iras serĉi ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias internacia komunikado laŭ tio, ĉu ĝi uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ la diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ ĉiuj penseblaj kriterioj. Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi siajn dezirojn kun la realo.
Ili estas obstinaj, ĉar multaj homoj - ekzemple mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon, rigardi la faktojn, informiĝi pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj sitemoj. Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn? Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ ĉu alia, la esperantista, estas pli prava.
Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon