Krome, Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj "Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887". Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski,
transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.
Esperanto, kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre
granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.
Kial mi kredas je Esperanto?
Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando. Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas je Eo. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu science, objektive analizi.
Kion tio signifas, kredi je?
Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.
Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).