Similaj travivaĵoj estas por mi plia pruvo, ke la komunikproblemo estas grava homa problemo, ke esperanto estas solvo multoble pli efika ol la aliaj, kaj do ke ne fari ĉion eblan por konsciigi la socion pri la problemo kaj ĝia solvo estas farmaniero asimilebla al rifuzo helpi endanĝerigitan personon. Kiam ekzistas malsano, kaj efika kuracilo estas konata, tiuj, kiuj ne provas diskonigi la efikecon de la kuracilo, ne faras tion, kion estus normale fari. Ne pro ia superegoa moralo. Sed simple pro la normala sento pri solidareco, kiu vivas en la egoo, se tiu estas matura.
Mi do bedaŭras, ke la Raŭma Manifesto tute preteratentas la sensuferigan funkcion de esperanto, kaj ke pluraj el ĝiaj advokatoj kredigas, ke la problemo ekzistas nur en la imago de la esperantistoj, ke la mondo ne bezonas esperanton, ke la homaro funkcias tute bone sen ĝi.
Tion mi ne povas akcepti. Situacioj de lingva kripleco (aŭ handikapo, se vi ne uzas ĉi-lastan vorton PIVe) estas multegaj, kaj esperanto ebligas ilin eviti. Problemo, kiun la plimulto ne konscias, povas esti sufiĉe grava por indi agadon kun la celo ĝin forigi. Loĝantaro submetita al atomradiado, kiel okazis en la najbareco de Ĉernobil', nenion sentas, kaj do nenion konscius, se oni ne informus ĝin. Ĉu tio pravigas, ke oni faru nenion? Ke la granda plimulto el la homaro ne konscias, ke ekzistas efika maniero venki la mutigojn, balbutigojn, malsuperigojn kaj nejustecojn kaŭzatajn de la nuna sistemo lingve komuniki, tio ne pravigas, ke oni lasu ĝin en ĝia nescio. La sola rezervo estas, ke oni respektu la liberecon, t.e., ke oni ne trudu la solvon al la koncernatoj. Sed inter trudi solvon, kaj konsciigi pri ĝia ekzisto, estas grandega diferenco.
Tri komuniksistemoj
Kiel mi klarigis en majo en la junulara forumo en Novosibirsk, kien mi estis invitita de la rusa TEJO-sekcio por pritrakti la problemojn de interpopola komunikado, en la nuna socio tri sistemoj estas aplikataj por superi la malfacilaĵojn ligitajn al la lingva diverseco: la burokrata, la sovaĝkapitalisma kaj la demokratia. La burokrata estas tiu de UN, de la Europa Unio kaj de similaj organizaĵoj: oni elspezas nekredeble altajn kvantojn da mono, tempo, kaj energio, elektra kaj nerva, por malaltnivela rezulto. La sovaĝkapitalisma estas tiu, kiu obeas la leĝon de la ĝangalo: la plej forta trudas sian lingvon, kiel okazis en la pasinta jarcento pri la franca, kiel okazas nuntempe pri la angla. La demokratia sistemo estas tiu, kiu ne donas apartan potencon al unu kulturo aŭ popolo, kaj kiu samtempe evitas la himalajajn malŝparojn kaj neefikecon de la burokrata sistemo. Esperanto estas pri ĝi bonega ekzemplo.
Por mi indas informiĝi pri la faktoj kaj ilin diskonigi. Rilate al la burokrata sistemo, ekzemple, al mi ne estas indiferente, ke Europa Unio tradukas ĉiutage inter tri kaj kvar milionoj da vortoj, je tia kosto, ke ĉiu vorto kostas tiom, kiom necesas por savi la vivon de tri infanoj mortontaj pro diarea malsano. Kien iras la mono de la socio, de la impostpagantoj, tio ne estas malgrava. Kompreneble, lingva komunikado estas nur unu aspekto de multe pli vasta problemo, sed ĝi estas aspekto, pri kiu eblas krei konsciigon. Se oni komparas la malaltajn kostojn de homa solidareco, kiu ne povas konkretiĝi manke de mono, kaj la altegajn kostojn de la burokrata maniero lingve komuniki, oni tuj vidas, kiom indus restrukturi la nunan mondan komunik-ordon.
Simile, por mi ne estas indiferente, rilate al la sovaĝkapitalisma sistemo, ke pro ĝi milionoj da infanoj tutmonde suferas penante akiri lingvon, kiun ili neniam regos, kaj kies praktika utileco, en multaj situacioj, estas simple iluzia. Kaj ne estas indiferente, ke Usono, pere de siaj filmoj, magazinoj, romanoj, havas influon, kiu ŝanĝas la pens- kaj sentmanieron de tutaj popoloj, nur pro tio, ke la angla lingvo, pro sia potenca situo, peras ĝiajn t.n. kulturajn varojn ĉien en la mondon. Tiuj varoj staras en la dua rango en la listo de eksportoj el Usono. Ili havas hipnotan efikon en la monda socio ĝis grado kulture danĝera. Kiel substrekis antaŭ nelonge artikolo en