Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj, kiujn mi povus citi. Pri la perversaj efikoj de la nuna monda komuniksistemo mi prelegos en Parizo en pentekosto venontjara, okaze de la Europa Esperantista Kongreso. Mi montros ilin detale. Ĉi tie, mi volas nur akcenti, ke, ignorante ilin, la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn aŭ kulture danĝerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante pligravigas.
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon: li havas la respondecon diskonigi ĝin, eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, aŭ pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per intensa rezisto. Estas bedaŭrinde, laŭ mia opinio, ke la Manifesto de Raŭmo tute ignoras tiun aspekton de la esperantisteco.
La fina venko
La anoj de la Manifesto, en diversaj tekstoj, emas rigardi de alte, malestime, la esprimon "fina venko", kiun niaj antaŭuloj tiel ofte kaj fervore uzis. Laŭ mi, ĝi tamen praviĝas. Kiam mi laboris en Tutmonda San-Organizo, oni tie parolis pri la
Tio ne estas unika ekzemplo. Inter miaj konatoj troviĝas la respondeculo de la sama organizaĵo por la strategio kontraŭ poliomjelito. Ankaŭ li antaŭ nelonge diris al mi, ke la
Nu, kiel mi montris en mia libro
Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ĝi iras, kien ĝi iru, nome, al la fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ĝenerale malkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo (aŭ pli ĝuste: komunikmalordo), kiom kulture danĝera ĝi estas, kiom ĝi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciiĝinte pri ĉio ĉi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realaĵo, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto (eble de alia lingvo kun similaj trajtoj), mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas,
Laŭ mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli aŭ malakceli la procezon, sed ili ne povos influi sur ĝian laŭgradan plenumiĝon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo libere elekti.
Tion mi tre bone sentas pri mi mem. Mi ne povus ne okupiĝi pri esperanto, mi ne povus ne lukti kontraŭ la monda komunika fuŝordo. Ne mi kaptis kaj uzas esperanton, sed esperanto kaptis kaj uzas min. Multaj homoj similas al mi tiurilate. Jen eltiraĵo el letero, kiun mi ĵus ricevis el lando en Meza Oriento:
"Mi opinias, ke mi suferas de psika perturbo, kiu estas mala al tiu, kiun vi diagnozis ĉe la vasta publiko: la psika rezisto kontraŭ esperanto. Mi kredas, ke mi suferas de esperantozo, nome troa amo kaj korligiteco al nia lingvo, malsano, kiu manifestiĝas per konstanta okupiĝo kaj obsediĝo pri ĉiu temo rilata al esperanto (...) Fakte, mi ĝuas mian malsanon kaj ne vere suferas pro ĝi".