Estas malĝojige, ke oni tiel malmulte kompatas la lingvajn handikapitojn, kiuj ne apartenas al la t.n. elito. Kaj estas same malĝojige, ke oni ne havas pli da kompreno kaj kompato por la milionoj da infanoj, kiuj, en la tuta mondo, estas devigitaj dediĉi enorman kvanton da tempo kaj nerva energio al tute vana studado de lingvo(j), kiu(j)n ili neniam regos.
Mi pensas pri rifuĝintoj el Jugoslavio kaj eks-Jugoslavio, kun kiuj mi rilatis. Ĉiuj plenkreskuloj antaŭe havis, en lernejo, ses jarojn da rusa, germana aŭ angla lingvo je ritmo de kvar horoj semajne, se mi ĝuste memoras. Mi kapablas elturniĝi en tiuj lingvoj. Sed komuniki kun ili estis ege frustre. Ili bezonis plurajn minutojn por esprimi ideon, kiun ili esprimus en du sekundoj propralingve, kaj tre ofte, ili plene malsukcesis. Foje por transdoni al patrino el Osijek la mesaĝon "La jako por via filo haveblos venontan semajnon" ni bezonis kvin plenajn minutojn, ĉar ŝi ne memoris la ĝustajn vortojn, kaj ni devis trovi ĉiaspecajn elpensaĵojn por trafi la necesajn konceptojn helpe de la eta vortprovizo, kiu restis al ŝi post la tamen konsiderinda investo, tempa kaj pena, en lingvolernadon, kiun ŝi faris lerneje.
Finfine ni sukcesis interkompreniĝi. Sed kio, sed vi frontas al maljuna virino, kiu parolas nur albane, kaj ŝi histerias, kaj vi konscias, ke ŝi esprimas saturon de sufero, senhelpeco, konfuziĝo, senespero, kaj vi scias, ke vi povus helpi ŝin, ke vi regas la metodojn aplikendajn por kvietigi ŝin, sed vi povas fari nenion, ĉar vi komprenas eĉ ne unu vorton el la rakonto, kiun ŝi bezonas eldiri, el la sentoj, kiujn ŝi devas komuniki por retrovi sian ekvilibron? Kiam vi pasas tra tia sperto, vi komprenas, kion signifas esti lingve handikapita. Vi sentas, kvazaŭ vi suferis cerban hemoragion, tiel ke via cerbo ne plu funkcias normale, kaj kvankam via koro plenas je helpemo, vi sentas vin absolute senpova. Vi ne plu estas homo. ĉar kio igas nin homaj, tio estas la kapablo rilati.
Mi min demandas, kiom estos la prezo, por la venontaj generacioj, de ĉiuj traŭmatoj, kiuj resaltos, t.e. iel negative pluinfluos la vivon, ĉar oni ne pritraktis ilin ĝustatempe, ne manke de terapiistoj, sed manke de lingvo ebliganta la terapion, kiu, multkaze, estus mallonga. Personoj en aflikta senhelpeco aŭ psika mizero bezonas esti aŭskultataj kaj aŭdi de la aŭskultanto, ke tiu komprenas ilin. Sed tio postulas lingvan komunikilon. En tempo, kiam milionoj da homoj devas adapti sin al nova kulturo, ĉar politikaj aŭ ekonomiaj premoj trudis, ke ili forlasu la hejmon, la malfeliĉo de la lingvaj handikapuloj estas okazo ĉiutaga, sed socio, kiel tutaĵo, ne sentas pri tio kompaton, kvankam, kiel mi montros post minuto, tiujn suferojn facile eblus forigi, se oni vere volus.
Kial mankas tiu volo? Parte, ĉar mankas konscio. La koncepto mem pri lingva handikapo estas fremda al la plimulto. Tiu malĝojiga realo neniam estas nomata, kaj kiam io ne vortiĝas, tio ne trovas lokon en la konscia menso. Sekve, la plimulto el la viktimoj de lingva handikapo ne sentas sian sorton tia. Kion ili fakte sentas, tio multe pli proksimas al kulpeco. "Se mi ne kapablas komprenigi min, mi pri tio kulpas. Mi estis tro mallaborema aŭ ne sufiĉe lerta por akiri taŭgan komunikilon". Homoj, kiuj pro lingvo montriĝas ridindaj aŭ estas maljuste traktataj de la polico, de la justica sistemo aŭ de siaj mastroj, ne konscias, ke la socio havas pli grandan respondecon en ilia handikapo ol ili havas mem. Tial la koncerna diskriminado nur malofte perceptiĝas. Escepta estas frazo kiel la jena, kiu temas pri la
Alia faktoro estas, ke al tiuj, kiuj ekspluatas fremdlingvanojn, plaĉas, ke la lingvaj problemoj ebligas al ili neniam preni sur sin respondecon pri sia hontinda agado.
Ekzemple, svisa vojaĝanto en Manilo (Filipinoj), persvadis adoleskanton E.B. veni kun li al Svislando; li promesis financi liajn studojn, loĝigi kaj vivteni lin kaj eĉ lin laŭleĝe adopti. La dekkvarjarulo konsentis. Kiam li alvenis, li estis trude enŝovita en prostituan reton kaj krome hejme uzata de la mastro kiel sklavo. Okazo savi sin aperis por li kiam du policanoj venis al la domo, en kiu li estis enŝlosita; oni ja suspektis, ke io kontraŭleĝa tie disvolviĝas. La policanoj fakte vidis la junulon, sed li parolis nur ian anglan piĝinon kaj ili tute ne scipovis la anglan. La mastro diskutis kun ili en la loka svisgermana dialekto. La juna viro ne sukcesis komprenigi sin, kaj la ekspluatanto forklarigis liajn plendojn en lingvo nekomprenebla por la sklavo, tiel ke li ne povis kontesti liajn asertojn, kiel li povus fari, se li ne estus enŝlosita en lingva handikapo.