Mi antaŭe menciis mian sperton kun rifuĝintoj, al kiuj oni instruis la anglan, germanan aŭ rusan dum meznombre mil horoj, kaj kies lingva kapablo estis tiel malforta, ke ni bezonis kvin minutojn por komuniki ideon, kiu postulus nur du sekundojn en niaj gepatraj lingvoj. Mi diris la veron, sed, mi konfesu, ne la tutan veron, nome, ke post kelkaj semajnoj alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis Esperanton dum ses monatoj. Kun li mi senprobleme komunikis. Kun mi li ne suferis lingvan handikapon. Li ne estis pli inteligenta aŭ pli klera ol la aliaj. Sed dezirante rilati kun homoj el la tuta mondo, kaj komprenante, ke atingi tiun celon per la lingvoj lerneje instruataj estus ege malrapida procezo, li provis Esperanton. Efektive, tiu estas lingvo bazita sur plena uzo de kreemo, sur la eblo ĝeneraligi iun ajn lingvan strukturon sen escepto, sur sintaksa kaj vortorda libereco, unuvorte lingvo sekvanta sen malhelpoj kaj devojigoj la spontanan movon de homa cerbo volanta esprimi ideon aŭ senton. Estas fakto, ke, mezume, unu monato da Esperanto havigas komunikan kapablon egalan al tiu atingita post unu jaro da alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperanto vi staras je nivelo, kiu postulas ses jarojn por la angla. Krome, se vi ĉesas uzi la lingvon dum kelkaj jaroj, vi forgesas ĝin malpli ol aliajn lingvojn, ĉar naturaj refleksoj estas stabilaj, dum kondiĉitaj ne. Se vi havas dubon pri tio, nur atentu,
kiajn erarojn vi faras en fremda lingvo, kiun vi rekomencas uzi post kelkaj jaroj sen praktiko.
Estas fakto, ke en la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo. Agi, kvazaŭ tiu sperto ne ekzistus, estas insulti la milionojn da homoj, kiujn plagas lingva handikapo.
Mi ne diras, ke oni alprenu Esperanton. Mi proponas nur, ke oni konsideru ĝin. Ĉiuj, kiuj elmetiĝas al la suferado, diskriminado kaj maljusteco ligitaj al lingva handikapo, same kiel al ekonomia ekspluatado, traŭmato al identecaj sentoj kaj manko de adekvata terapio, meritas, ke oni objektive, honeste konsideru la faktojn, kiujn mi ĵus aludis, plus multajn aliajn. Ne eblas objektive taksi Esperanton sen kompari ĝin al la aliaj metodoj de interkultura komunikado laŭ kriterioj, kiaj precizeco, riĉeco, lernebleco por homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, taŭgeco por esprimi emociojn kaj sentojn, ktp, same kiel vi ne povas juĝi ĝin ne studante ĝiajn literaturon, poezion, kantojn kaj historion samkiel ĝian funkciadon en internaciaj kunvenoj.
Miaopinie, utilus elekti longperspektivan aliron. Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la socion je lingva handikapo, necesus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Tio ne ŝanĝus multon en la instruprogramoj, ĉar dek minutoj ĉiutage dum unu jaro sufiĉus unuastadie, kaj eblas integri tiujn dek minutojn en la instruadon de la gepatra lingvo (5). Instrui ĝin en elementaj lernejoj ne ĝenas la instruadon de aliaj lingvoj en la duagradaj. Sekve, anstataŭ la nuna situacio, en kiu milionoj da infanoj turmentas sian menson kun priplorindaj rezultoj penante ellerni la anglan, kiun oni rigardas
Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: meznombre, nur unu studento el cent kapablas taŭge uzi la lingvon post sesjara studado, kaj la nivelo de la instruistoj estas multloke mizera. Kiam vi aŭdas la ĉefon de la programo starigita de la Universitato de Malajzio por trejni instruistojn de la angla diri: "Multaj instruistoj de la angla ne kapablas konversacii angle" (6), kion vi povas atendi, des pli, ĉar tiu juĝo validas por multaj landoj? Kaj la kaŭzo ne kuŝas en mallaboremo, netaŭga organizo au fuŝa pedagogio. Ĝi radikas en la enorma kaj nereduktebla kvanto da refleksoj necesaj por regi la lingvon. Ĉu ne pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo? Tio postulus nur aŭtentan
volon, kaj interŝtatan kunordigon similan al tiu, kiu plej sukcese organiziĝis en relative mallonga tempo por elimini variolon.