Se oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton de tiu citaĵo kaj la vortojn, kiuj evidentigas la amplekson de la emocia reago ("terura buĉado", "vivosekcado plej naŭza"), kritikoj restas du:
Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;
ĝi estas heterogena lingvo.
La konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur trikondiĉe:
se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;
se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;
se heterogena lingvo ne taŭgus por interkomuniki.
Hipnotigata de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro izolas sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj. Li ne vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna birdo terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis, nek necesis anestezo.
Due, homo ofte intervenas en vivaĵojn kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus multe pli drama en Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia interveno de homo en naturon, produkti novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta siajn talentojn al estaĵoj vivantaj.
Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:
Esperanto estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj el ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis fari... majonezon).
3. Subkuŝanta angoro
La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.
Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo: stabila, bone ordigita mondo troviĝis renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro ties plurjarmilan, fortikan fundamenton. Simile, Esperanto aperas kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu popolo respondas lingvo, kaj kie la komunikilo estas transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu unuopulo rajtas atenci. Ĝi demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la pasintaj jarcentoj, sed povas rezulti el simpla konvencio. Uzante kiel kriterion pri korekteco, ne konformecon al aŭtoritato, sed efikecon en komunikado, ĝi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien ĝi metas akson horizontalan. Ĝi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni ĝenerale ne inklinas ĵeti lumon. Ekzemple, kio fariĝas, ĉe ĝi, el la lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter si, malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio perdos sian fundamenton.
Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi estas teksita en nia personeco. "Mi suĉis la katalunan kun la lakto patrina", diris persono pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi tiu analizo baziĝas.
Niaj konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu gravegas por la konduto. La senta nukleo de la koncepto "lingvo" situas en la rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne, multaj gepatraj lingvoj nomas "patrina" la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorĝemi por esprimi sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo trijara, kiu per vortoj klarigas, kio ĵus okazis, grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano sentas mirakla.
Ni estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii, ke disvolviĝas nur plej banala lernprocezo. Ni vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi ion ajn, kaj jen, nekompreninte kial, ni retrovas nin havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn kaj riĉigas ĝis senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.