Aŭtuna nebulo vualas la profundon de la valo
. Nur la turpinto de la vilaĝa preĝejo reliefiĝas el la laktblanka tavolo. La orumita ventokoko turnas sin tien-reen en la rustoruĝaj radioj de la posttagmeza suno. Lia azena Moŝto Marko (его ослиное Превосходительство Марк) longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo (долго смотрит на по ветру вращающуюся домашнюю: «дворовую» птицу /петуха/:
Lia
azena Moŝto Marko longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon pri alveno de la velkiĝo. Jen la kampo flaviĝas, la collongaj herbetoj sekiĝas. Nur la kardoj pompas sukplene. Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion. Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon. Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis. Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno. Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco. Kion fari? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko de la preĝejturo. Ĝi turnas sin tien kaj reen, igas konjekti baldaŭan forflugon aŭ ĝojplenan kikerikadon, sed la samloka turniĝado neniam ĉesas kaj la ĝojkrio ĉiam forestas.