Jes (да), jes, mono ĉiam postrestis en la domoj (деньги всегда оставались в домах) kaj post jaroj du-tri la disipema junulo konstatis (и через года два-три расточительный юноша признал: «констатировал»: disipi
– растратить, растранжирить), ke la monsako malpleniĝis (что его кошелёк: «денежный мешок» опустел: sako – мешок, сумка, plena – полный). Kion fari (что делать)? Li rememoris pri sia ĵuro (он вспомнил о своей клятве: memori – помнить), donita al la karmemora patro (данной дорогому: «дорогой памяти» отцу: kara – дорогой, memoro – память). Ĵuro estas ĵuro (клятва есть клятва) kaj li estis honestulo (а он был честный человек: honesta – честный, порядочный), kiu ne volis per ĵurrompo (который не хотел нарушением клятвы: rompi – сломать, разбить; нарушить) riski la transtomban amuzadon de sia bona patro (рисковать загробным отдыхом своего доброго отца: amuzo – забава, развлечение) en la sepa Paradizo de Mahomedo (в седьмом Раю Магомета) kaj tial li returnis sin al la hejma domo (и поэтому он пошёл обратно к родному дому: turni – поворачивать, вращать, hejmo – /свой/ дом, домашний очаг)...Jes
, jes, mono ĉiam postrestis en la domoj kaj post jaroj du-tri la disipema junulo konstatis, ke la monsako malpleniĝis. Kion fari? Li rememoris pri sia ĵuro, donita al la karmemora patro. Ĵuro estas ĵuro kaj li estis honestulo, kiu ne volis per ĵurrompo riski la transtomban amuzadon de sia bona patro en la sepa Paradizo de Mahomedo kaj tial li returnis sin al la hejma domo... Jes (да), jes, sed ĝi troviĝis tre (но он находился очень: trovi
– находить), treege malproksime (ужасно далеко: tre – очень, treege – чрезвычайно, исключительно) kaj por atingi ĝin (и чтобы достичь его) li bezonis ankoraŭ kelkjaran migradon (ему понадобилось: «он нуждался» ещё несколько лет скитания: kelke – несколько, jaro – год). Multe li devis labori (много он должен был работать), multe li devis senti la kruelecon de la homoj (много он должен был = много ему пришлось чувствовать жестокость людей), multe li suferis pro maljusteco (много он страдал от несправедливости: justa – справедливый) kaj multe li trompiĝis pro falsa sintenado de tiuj (и много он обманулся из-за фальшивого поведения тех: trompi – обманывать), al kiuj li kondutis kun fido (к которым он вёл себя с доверием = кому он доверял: konduto – поведение). Ofte li pensis pri tio (часто он думал о том), ĉu ne estus egale (не было бы одинаково = всё равно: egala – равный), se li pendigus sin sur la proksiman arbon survojan (если бы он повесился на ближайшем дереве на дороге)?! Kial migri ĝis la patra domo (зачем странствовать до отцовского дома)? Ĉu ne estus pli saĝe (не было бы умнее) ŝpari la lacigan penadon (поберечь утомительное усилие = поберечь силы: laca – усталый)? Sed (но), kiel mi diris (как я сказал), li estis honestulo (он был честный человек) kaj volis plenumi laŭvorte la lastan deziron de sia patro (и хотел выполнить дословно последнее желание своего отца: vorto – слово, laŭvorte – дословно, буквально).Jes, jes, sed ĝi troviĝis tre, treege malproksime
kaj por atingi ĝin li bezonis ankoraŭ kelkjaran migradon. Multe li devis labori, multe li devis senti la kruelecon de la homoj, multe li suferis pro maljusteco kaj multe li trompiĝis pro falsa sintenado de tiuj, al kiuj li kondutis kun fido. Ofte li pensis pri tio, ĉu ne estus egale, se li pendigus sin sur la proksiman arbon survojan?! Kial migri ĝis la patra domo? Ĉu ne estus pli saĝe ŝpari la lacigan penadon? Sed, kiel mi diris, li estis honestulo kaj volis plenumi laŭvorte la lastan deziron de sia patro.