— Kaj la mondo estas konstruita tiel, ke «neniam» ripetiĝas en ĉiu momento de la vivo, eble, tio estas la sola neeviteble ripetiĝanta afero. Eble, vera homo estas tiu, kiu trovis en si forton kunigi profundan senton kaj tiun senkompatan «neniam». Antaŭe, kaj ankaŭ nun, multaj penis solvi tiun kontraŭdiron per lukto kontraŭ la sento. Se estonte situas «neniam», se amo, amikeco — estas nur procezoj kun neevitebla fino, do ĵuroj pri amo «por eterne», pri amikeco «por ĉiam», al kiuj tiel emis niaj antaŭuloj, estas naivaj kaj nerealaj. Sekve, ju pli da malvarmeco en rilatoj, des pli bone — tio respondas al la vera strukturo de la mondo.
— Ĉu vi ne vidas, kiom tio ne konvenas por la homo? Ja en sia bazo mem li estis kreita kiel protesto kontraŭ la «neniam», — respondis Grif Rift.
— Mi ne pensis pri tio, — konfesis Ĉedi.
— Do akceptu la lukton de emocioj kontraŭ momenteco de la vivo, kontraŭ senkompata senfineco de la universo, kiel naturan aferon, kiel unu el koordinatoj de la homo. Sed se homo kunigis en si profundecon de sentoj kaj la «neniam», ne miru pli lia malgajo!
Ĉedi Daan emociite rigardis en la klinitan al ŝi vizaĝon de la inĝeniero kaj karese glatigis lian grandan manon.
— Ni iru! — mallonge diris Grif Rift kaj kondukis ŝin sur la duan etaĝon, en sian vastan ĉambron.
La inĝeniero ŝaltis grizan lumon, uzatan por pririgardado de koloraj nuancoj, kaj deŝovis malpezan panelon en la muro. Plastika holografiaĵo revivigis bildon de tiu, kiu restis senŝanĝa nur en la memoro de Grif Rift.
Juna virino en larĝa blanka robo sidis, kuniginte la nudajn brakojn sur la genuoj kaj iomete levinte la vizaĝon, kadritan per serpa kadro de zorge aranĝitaj helaj haroj. La elstara glata frunto, la maldikaj oblikvaj brovoj kaj la gajaj, ridetantaj okuloj harmoniis kun la ridema konturo de la dika granda buŝo. La alta kolo estis ĉirkaŭita de kelkaj vicoj da rozkoloraj perloj, malleviĝintaj sur la bruston, malalte malfermitan laŭ la modo de antaŭnelongaj jaroj. Facila juna ĝojo estis eliranta de tuta ŝia figuro. Kvazaŭ en la stelŝipa kajuto aperis feino de Printempo el senmortaj fabeloj de la homaro, por transdoni al la astronaŭtoj tiun specialan antaŭsenton de realiĝonta feliĉo, kiu karakterizas nur tre junajn homojn dum disfloro de printempo, penetrita de ĉiuj aromoj, de sunbriloj kaj de freŝa vento de la Tero.
Kun tiu sento Ĉedi mallaŭte eliris el la kajuto, kiam Grif Rift estingis la stereoplastikan portreton kaj staris en la griza lumo silente kaj senmove. Kaj Ĉedi luktis kontraŭ larmoj kaj spasma bulo en la gorĝo, mirante, kiel forte efikis ŝin la renkontiĝo kun la pereinta amatino de la fama inĝeniero. «Sociologo de la Erao de Kuniĝintaj Manoj, — diris ŝi al si, — kio do okazis al vi? Ĉu vi vere iĝas virino de la EDM — nemodere kompatema, sentiva pri ajna sufero. Necesas pripensi, ĉu tio estos utila en la malfacilaj tagoj, kiam ni devos mergiĝi en la vivon de Tormans?» Ŝi jam delonge decidis viziti la planedon en rolo de ordinara tormansanino, ne gastino, ne instruistino, sed precipe lernantino. Sukcesi iĝi simila, ne diferenci, perdiĝi en homamasoj, viditaj en la fotoj, faritaj de la cefeanoj. Juĝi ne elekstere, sed elinterne — jen la ĉefa regulo de sociologo de superaj sociaj formoj. Faj Rodis aprobis ŝian projekton, nur metis kondiĉon, ke la fina decido estos farita sur Tormans…
Grif Rift plenumis sian promeson. Ĉedi profunde eksidis en la fotelon. Ĉiuj lokoj en la pilota kajuto estis okupitaj. En centro de duonrondo de regpaneloj sidis Grif Rift, iom malantaŭe kaj dekstre Div Simbel, simila al ŝtona statuo de luktisto. Maldekstre Sol Sain direktis la mallarĝigitajn okulojn al la supra vico de ekranoj. La vangostoj de lia seka vizaĝo akre elstaris, kaj profunda sulko ĉirkaŭis la mentonon de unu vango ĝis la alia. Ambaŭ astronavigaciistoj, kun indiferenta aspekto penantaj montri, ke ili faris ĉion, lokiĝis ĉe la maldekstra rando de la regpanelo. El sia pozicio Ĉedi Daan povis vidi profilon de Faj Rodis, sidanta en la «gasta» fotelo je du metroj malantaŭ la anihilacia inĝeniero. Ekstere la estrino de la ekspedicio ŝajnis tute trankvila, tamen ŝi ne povis trompi sentivan Ĉedi-n, kiu rimarkis, ke Faj emociiĝas.
«Same unuafoje», — pensis Ĉedi, retrorigardante al la hermetike fermita pordo. Tuta cetera ŝipanaro, krom Gen Atal, troviĝis en la kamero de biodefendo sub observo de Neja Holli kaj Eviza Tanet. Gen Atal restis sola en malvasta kajuto sub la kupolo, super la pilota kajuto, kien, kiel al poluso, estis kunirantaj la linioj de streĉiĝoj de fortoj, de temperatura misformiĝo kaj de reflektiloj de globaj densiĝoj de minus-kampo. La arda fantazio de Ĉedi Daan imagis la inĝenieron de kirasdefendo antikva batalisto, kaŝiĝinta malantaŭ ŝildo, preta rebati ĉiujn neatenditajn batojn de malamiko. Fakte, ĝuste tiel estis, nur anstataŭ fustoj de glavo kaj ponardo la fingroj de la inĝeniero tenis fustojn de multe pli potencaj armiloj.