Grif Rift, Div Simbel kaj Sol Sain kuntiris siajn fotelojn. En la triangulo de iliaj ŝultroj kaj kapoj lumis nun malalta, diafana, kiel kristalo, kolono. Interne de ĝi laŭ apenaŭ videbla spiralo fluis likvaĵo, simila al hidrargo. Eĉ eta malrapidiĝo aŭ rapidiĝo de ĝia fluado kaŭzis salton de unu el la indikiloj de la grandaj ciferplatoj kaj mallongan postuleman sonon el sub la regpanelo. Kun la sono ĉiuj tri kapoj tremeradis, streĉiĝante, kaj denove iĝadis senmovaj, kiam la indikilo revenadis al la streko.
Eksonis speciale insista signalo, la du indikiloj moviĝis samtempe. Sur la dekstra ekrano el la griza nebulo aperis makulo da mallumo.
Ĉedi sufiĉe konis la novajn konceptojn pri konstruo de la universo, por kompreni tiun makulon kiel elstaraĵon de Tamas. Ŝi sciis, ke gravitaj kampoj en nia universo havas tre diversan formon, plej ofte de turboj, funeloj, tre platigitaj konusoj, tiriĝintaj ĉene en direktoj de anizotropio de la spac-tempo. Estas nenio mirinda, se kontraŭgravitaj por ni kampoj de la kontraŭmondo, alidire la gravito de Tamas, estas konstruitaj analogie kaj malantaŭ tiu ondforma elstaraĵo estas kaŝitaj densiĝoj de kontraŭmaterio — nigraj galaksioj kaj nevideblaj sunoj de Tamas.
Iam al homoj ŝajnis nekredebla, ke en najbaraj galaksioj, kiel la nebulozo de Andromedo, povas troviĝi loĝataj mondoj. Kaj eĉ pli frue aperadis vertiĝo pro imago pri loĝantoj de planedoj de Arkturo aŭ Altairo. Nun por la homo jam ne sufiĉas sia universo kun ĝiaj miliardoj da galaksioj, kaj li aliras al la teruranta mallumo de la kontraŭmondo, kiu, kiel evidentiĝis, estas tre proksima. Sed kian kuraĝon kaj strebon al scio devas havi homoj, por ne nur sentime ekstari antaŭ muro de teruro, sed eĉ strebi penetri tra ĝi en tion, por kio ordinara homo, kiel Ĉedi mem, ne havas eĉ pensan difinon! Kaj ŝi preskaŭ kuraĝis instrui pri vivo Grif Rift-on mem! Ne, ŝi parolis kun li bone, kun amika kompreno kaj kunsento…
«Flug' inter ombro kaj lumo…» — eksonis en la memoro la kanto de Rodis… Vere. La vertikala fosteto kun ciferplatoj simbolas eĝon. Deglitu de ĝi, kaj… ŝi scias nun, kio estos en Tamas! Eblas trafi ankaŭ en nian mondon, la luman Ŝakti, sed ankaŭ ĝi estas mortiga, se eliri tro proksime al stelo aŭ en globan stelamason. Tiel oni glitas surfante laŭ ondoj, kun tiu diferenco, ke tro granda sorto staras malantaŭ la flugo de «Malhela Flamo» kaj la dek tri vivoj de ĝia anaro. Grif Rift diris al ŝi pri mevo, fluganta en nokta uragano, — kaj li sciis, pri kio diris! Por li tio estas ne poezia komparo, sed preciza bildo de SRR. Ne, sufiĉas! La radikoj de la universo estas tro timigaj por ŝi, kreskigita en la zorgema socio de la Tero. Estas interese, kion sentis Faj Rodis, — jen ŝi, same senmova, kiel la triopo ĉirkaŭ la kristala kolono, levis la rigardon al la ekranoj, malantaŭ kiuj estas griza malpleno, kaj, eble, ŝi same penas imagi Tamas-on?
Ĉedi ne divenis la pensojn de Faj Rodis. Sentoj, travivitaj de ŝi, estis pli suferaj, ol tiuj de Cedi, ĉar Rodis ne svenis. Ŝia forta, bonege trejnita korpo rezistis al la transiro en la nul-spacon preskaŭ same, kiel la korpoj de la kondukantoj de la SRR. Rapide reveninte al la normo, ŝi pensis pri ĉambro en la instituto de Kin Ruĥ, oriente de Kanado, kie ŝi estis prepariĝanta por la ekspedicio.
El la vasta ĉambro, kun muro, vitrita per egaj folioj de silikolo, videblis valo de granda rivero, inter pinaj arbaroj de rezervejo. Faj Rodis rememoris la plej malgravajn detalojn — de pajla koloro de la tapiŝo, plene kovranta la plankon, ĝis grandaj tabloj kaj divanoj el artefarita grize silkeca ligno. Varma komforto helpadis al laboro. Speciale kiam malantaŭ la diafana muro, direktita al la rivera pejzaĝo, rampis malaltaj nuboj kaj malvarma pluvo kuris laŭ vento. Tiam Faj Rodis sidadis sur divano en la kontraŭa flanko de la ĉambro, apud legaparato kaj staplo de restaŭritaj antikvaj filmoj, legis, pensis kaj rigardis. Tio estis la feliĉa tempo de «absorbado» de informo, por fari sin kapabla al kompreno de antikvaj historiaj procezoj kaj vojoj de leviĝo de la homaro.
Foje ŝi renkontis fragmenton de filmo pri milito. Fungo de akvo kaj vaporo pro nuklea eksplodo staris super oceano en supernuba alto, super montetoj kaj palmaj boskoj de kruta bordo. Kelkaj ŝipoj estis renversitaj kaj disĵetitaj. El surborda fortikaĵo du homoj observis la okazaĵojn. Iom maljunaj kaj diketaj, ili havis samajn kaskedojn kun oraj simboloj — evidente, ili estis komandantoj.
Iliaj vizaĝoj, prilumitaj per flagro de la mara incendio, sulkigitaj per faltoj, kun ŝvelintaj palpebroj de lacaj okuloj, ne esprimis timon, sed nur koncentritan atenton. Ambaŭ havis grandajn vizaĝtrajtojn, pezajn makzelojn kaj saman certecon pri bona rezulto de la titana batalo…
Rodis rememoris, kiel tiam, rigardante en nigran nokton tra la diafana muro, ŝi pensis pri oceano da kuraĝo, kiun bezonis la teranoj, por elirigi sin el sovaĝeco, kaj por transformi sian planedon en helan, florantan ĝardenon.