— Estas malfacile imagi, sed kiel interese sonas — «nevidebla suno de Tamas»! — ekkriis Rer.
— Kaj nevidebla planedo, loĝata de samaj, kiel ni, estaĵoj, penantaj penetri en abismon de nia mondo! — sonoris el malantaŭa vico voĉo de Ivetta.
— Kaj tutaj stelaj sistemoj, galaksioj kun negativa gravito, kun negativaj ecoj de kampoj tie, kie ĉe ni ili estas pozitivaj, kun morta senmoveco, kie ĉe ni estas moviĝo. Kaj ĝenerale ĉio estas mala! — daŭrigis Ajoda, apogiĝinta per la kubuto al mola elstaraĵo de flanka fenestro.
— Cetere, pri galaksioj. Iliaj klasikaj spiralaj formoj estis konataj jam por unuaj inventintoj de teleskopoj, — daŭrigis Kimi, — sed necesis kelkaj jarcentoj, por kompreni en ili realan reflektiĝon de la strukturo de la universo — fibrojn, aŭ, pli ĝuste, tavolojn de nia mondo, intertavoliĝanta kun Tamas kaj kune kun ĝi tordita en senfinan spiralon. Kaj samaj estas apartaj elementoj, de galaksioj ĝis atomoj, sur ĉiu ŝtupo kun siaj specialaj trajtoj de la universalaj leĝoj. Evidentiĝis, ke lumo kaj aliaj radioj neniam propagiĝas en la universo rektlinie, sed volviĝas spirale, samtempe glitante laŭ helicoido kaj ĉiam pli disvolviĝante ĉe malproksimiĝo disde observanto. Ricevis klarigon kunpremiĝo kaj malkunpremiĝo de lumaj ondoj kun mallongigo de ili dum eniro en spiralon, kaj ŝajna diskurado de steloj kaj galaksioj en malproksimaj spiraleroj. Oni komprenis la ekvacion de Lorenc[3]
kun ĝia ŝajna malapero de tempo kaj kresko de maso ĉe luma rapido. Ankoraŭ paŝo — kaj estis komprenita la nul-spaco, kiel limo inter la mondo kaj la kontraŭmondo, inter Ŝakti kaj Tamas, kie estas reciproke ekvilibritaj kaj neŭtrigitaj la polusaj punktoj de spaco, tempo kaj energio. La nul-spaco ankaŭ estas volvita en spiralon konforme al ambaŭ mondoj, sed… — La junulo stumblis. — Mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni, kiel aperas eblo moviĝi en ĝi, preskaŭ momente atingante ajnan punkton de nia universo. Oni klarigis al mi proksimume, ke la stelŝipo de rekta radio iras ne laŭ la spirala vojo de lumo, sed kvazaŭ transverse de ĝi, laŭ la longa akso de helico, uzante anizotropion de la spaco. Krome, la stelŝipo rilate de la tempo kvazaŭ staras surloke, kaj la tuta spiralo de la mondo turniĝas ĉirkaŭ ĝi… — Kimi, ruĝiĝante, senhelpe skuis la kapon, akompanata de rido de siaj kamaradoj.— Vi vane tiel dankas Kimi-n, — malkontente levis la manon la instruisto, — en la nova bildo de la universo ankoraŭ multo estas atingebla nur per matematika «palpado» de apartaj fenomenoj. Vi forgesis, ke la scienco moviĝas en mallumo de nekonataj profundoj de la mondo, simile al blindulo kun etenditaj manoj, palpante malklarajn konturojn. Kaj nur post giganta laboro kreiĝas aparatoj de esploro, povantaj prilumi la nekonatan kaj aldoni ĝin al la ekkonita. — La instruisto ĉirkaŭrigardis la eksilentintajn lernantojn kaj finis: — Kimi ne diris pri ankoraŭ unu afero, grava. Delonge oni divenis domajnojn da negativa gravito en la kosmo, sed nur antaŭ tri jarcentoj ili ricevis sian klarigon, kiel enfalaĵoj el nia mondo en Tamas-on aŭ en la nul-spacon. Iufoje en ili senspure malaperadis stelŝipoj de aliaj civilizoj, ne adaptitaj al moviĝo en la nula spaco. Eĉ pli granda danĝero minacas al la stelŝipo de rekta radio. Pro eĉ minimuma eraro en ekvilibro de kampoj ĝi riskas forgliti aŭ en nian spacon Ŝakti, aŭ en la spacon Tamas. El Tamas ne eblas reveni. Ni simple ne scias, kio okazas tie kun niaj objektoj. Ĉu okazas momenta anihilacio, aŭ ĉiuj aktivaj procezoj same momente frostiĝas, transformante, ekzemple, stelŝipon en pecon de absolute malviva materio (tiu nova nocio de materio ankaŭ estis konsekvenco de la malkovro de Tamas). Nun vi povas imagi la danĝeron, kiun spertis la unuaj SRR-oj — Stelŝipoj de Rekta Radio, — kaj inter ili «Malhela Flamo». Sed homoj kuraĝis al tiu terura risko. La eblo momente penetri en necesan punkton de la spaco meritis ajnan riskon. Ja tute antaŭnelonge atingo de senfinaĵo de la kosmo ŝajnis absolute neebla, videblis neniuj vojoj al solvo de tiu malbeno de ĉiuj epokoj kaj ĉiuj civilizoj de la kosmo, kunigitaj en la Granda Ringo, sed vidintaj unu la alian nur sur ekranoj de Eksteraj Stacioj. Pasis tricent jaroj, post kiam la homaro eniris en la EKM-on — la novan eraon. Realiĝis la kuraĝa revo de homoj, kaj malproksimaj mondoj nun situas de ni sur distanco de etendita mano — laŭ tempo. Certe, en la praktiko la moviĝo de SRR ne estas momenta. Necesas tempo por foriro en la nul-spacon, tempo por tre komplika kalkulo de la elirpunkto kaj por tirado de la stelŝipo el la proksima punkto ĝis la celo per ordinaraj anamezonaj[4]
motoroj kun subluma rapido. Sed kio estas du-tri monatoj da tia laboro kompare kun milionoj da lumjaroj da ordinara spiral-luma vojo en nia spaco! Eĉ kresko de rapido ekde testudo ĝis ordinara stelŝipo estas nenio kompare kun SRR.