Kvazaŭ ilustrante la vortojn de la instruisto, la trajno plonĝis en longan tunelon. Opala lumo ekbrulis en la vagono, kontrastigante netravideblan mallumon malantaŭ la fenestroj. Subite ekflamis kaj malfermiĝis senlima ebenaĵo, surkreskita de arĝenteca herbo. Vaste ekturniĝis, diskurante, kirloj, levitaj per la rapida iro de la vagonoj. Brile blua strio malproksime signis ŝtupajn antikvajn montojn, inter kiuj en direkto al la Hinda oceano troviĝis la altebenaĵo Revat. Ĝi estis proksime de la stacio, kaj por atingi ĝin, la junaj vojaĝantoj bezonis nenion, krom propraj kruroj, sufiĉe trejnitaj por irado kaj kurado.
Malproksima bordo estis divenebla nur per kolornuancoj de la ĉielo kaj de la suno, malleviĝanta por subiro. Herbo vipadis nudajn krurojn de la vojaĝantoj, kaŭzante brulantan jukon, vento blovis al iliaj dorsoj per seka varmego. Leviĝantaj fluoj de aero per glima muro ĉirkaŭis ringon de plataj montetoj. Grimpinte sur la intermontan punkton, la gejunuloj haltis. Neatendita bosko de gigantaj sekvojoj estis kaŝanta la centron de la altebenaĵo. Tridek kvar larĝaj vojetoj — laŭ la nombro de la ĉefaj sektoroj de la Granda Ringo — disiris el la bosko al deklivoj de ĉirkaŭantaj montetoj el bruna bazalto, vertikale detranĉitaj kaj kovritaj per iuj bareliefoj. La lernantoj ne rigardis ilin atente, strebante laŭ blanka ŝtono de la ĉefa vojo al la bosko. Nur du rondaj kolonoj el nigra granito markis la enirejon. Sub sekvojaj branĉoj, etenditaj en giganta alto, malfortiĝis la blindiga suno kaj eksilentis la susuro de la vento. Severa potenco de la altegaj trunkoj devigis mallongigi paŝojn kaj malaltigi voĉojn, kvazaŭ la lernantoj penetris en forigitan de la tuta mondo kaŝejon de mistero. Ili interrigardis kun emocio kaj sciemo, atendante ion neordinaran. Sed kiam ili eliris sur la centran kampeton, sub la antaŭan senkompatan brilon de la ĉielo, la monumento al la stelŝipo «Malhela Flamo» ŝajnis al ili tro simpla.
Modelo de la ŝipo — duonsfera kupolo el malhel-verda metalo — estis dissekcita per kruda rekta fendo, kvazaŭ dishakita per kolosa glavo. Ĉirkaŭ la soklo sub ringa elstaraĵo estis skulptaĵoj de homoj. La placeto — la bazo de la monumento — konsistis el streĉe volvita spiralo el hela, spegule polurita metalo, entranĉita en nigran senbrilan ŝtonon.
Nombro de skulptaĵoj sur ĉiu duonrondo de la dishakaĵo estis malsama: kvin — okcidente, ok — oriente. La lernantoj rapide komprenis la nekomplikan simbolon.
— Tio estas la morto, disiginta la pereintojn sur la planedo Tormans kaj tiujn, kiuj revenis sur la Teron, — mallaŭte diris Ajoda, iom paliĝinte pro emocio, kaptinta ŝin.
La instruisto silente klinis la kapon.
— Kaj tiuj, kiuj revenis?
— La revenintoj vivis nelonge pro superstreĉo de la vojo kaj teruraj travivaĵoj.
Tiumomente Lark, proksimiĝinta al la okcidenta duonrondo de la skulptaĵoj, levis antaŭ si krucigitajn manojn — gesto de alvoko al silento. La ceteraj malrapide alvenis. La instruisto restis malantaŭe, rigardante al la kupolo de la stelŝipo, leviĝanta el longa ombro de la bosko kaj simila al brilanta malhela spegulo. Apud la fendo, iom malproksime de la ceteraj, staris en trankvila svelta pozo virino kun libro en la manoj. Malpezaj faldoj de ŝia vesto kun mallonga jupo strikte kuŝis sur ŝia korpo. Nur dika signala braceleto de astronaŭto super la maldekstra kubuto montris ŝian rilaton al malproksimega kosma ekspedicio. Ŝi rigardis super la libro, grandaj tufoj de densaj haroj falis sur la frunton, sulkigitan pro pensostreĉo. Sama streĉa penso speguliĝis en dolora fleksiĝo de la dikaj lipoj kaj en streketoj ĉirkaŭ la okuloj…
— Faj Rodis mem, la estro de la ekspedicio, — flustris Puna, unua alveninta al la statuoj. En silento de la monumento paŝoj laŭ la glata metalo ŝajnis defie laŭtaj, kaj la geknaboj demetis la piedvestojn.
Ankoraŭ unu virino staris turnite, elmetinte antaŭen la maldekstran ŝultron kaj merginte la manon en la pufan hararon per gesto ĉu de abomeno, ĉu de malkvieto. Ŝia vizaĝo, regule oblonga, kun evidente mongolaj trajtoj, estis turnita al la spektantoj. En la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis ega nerva streĉo. Ŝajnis, ke Tivisa Henako, la biologino de la ekspedicio, tuj ekkrios: «Vidu, kiel tio estas malbona!»
Kaj kontraste al la malkvieto de la biologino, apud ŝi, la astrofizikisto de la stelŝipo Tor Lik libere kaj trankvile kubutapogis sin al kadro de la luko, kaj la dekstran manon per gesto de trankviligo kaj defendo metis sur la ŝultron de Tivisa. Li staris, senzorge kruciginte la krurojn, kaj de tuta lia figuro deiris ne fizika — por tio li estis tro juna kaj maldika — sed nerva forto. Deturniĝinte de la astrofizikisto kaj klininte la grandan kapon, la unua astronavigaciisto Vir Norin etendis la dekstran manon antaŭ la brusto de la lasta el la kvinopo — la inĝeniero de kirasa defendo Gen Atal.