Virino estas graveda. Ŝi baldaŭ havos sian dekduan infanon. La kuracisto, balancante la kapon, demandas ŝin:
— Ĉu via edzo do ne estas singarda?
— Li estas, sed la aliaj ne.
Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin:
— Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon.
— Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?
Virino konatiĝis kun eta ĉino. Li invitas ŝin en sian loĝejon, promesante eksterordinarajn ĝuojn. La ĝuema virino vespere vizitas la etan ĉinon, kaj efektive li montras sin en la lito vera eksperto. Post iom da tempo li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sur la liton. Kiam li revenas, li denove superŝutas ŝin per nekredeblaj amorfantazioj. Poste li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sub la liton. Kiam li revenas, la virino miras, ke li estas kapabla doni al ŝi ankoraŭ tiom da karnaj plezuroj. Ŝi deziras scii, kiun rimedon li uzas, kaj, kiam li diras: «Atendu momenton», ŝi rigardas sub la liton kaj malkovras tie … sep etajn ĉinojn.
De sur sia balkono junaj geedzoj observas spektaklon. Ĝuste antaŭ sia domo ili vidas gehundojn, kiuj kopulacias laŭ la kutima hunda maniero. La jua viro flustras al sia emociita edzino:
— Ankaŭ tion mi ŝatus fari kun vi.
La juna edzino ribelas:
— Fi! Hontu. Ni ne estas bestoj.
— Tio tamen estus certe agrabla.
— Komence mi devas priparoli tion kun mia panjo.
En la sekva tago la konsultita patrino konsilas al sia filino:
— Ĉiel plaĉu al via edzo. Faru ĉion, kion li petas de vi.
Vespere la juna viro demandas sian edzinon:
— Nu, ĉu via patrino samopinias kun mi?
— Jes. Mi do akceptas fari tion, kiel vi deziras. Sed, mi petegas vin, pro la najbaroj prefere ne sur nia trotuaro.
— Diru al mi, Baniko, ĉu vi memoras pri nia vojaĝo antaŭ ses monatoj.
— Jes, Kruko, mi memoras.
— Ni pasigis nokton en kastelo, ĉe riĉa vidvino, kaj vi poste neniam diris al mi, ke vi profitis la okazon, por kuŝi kun la vidvino.
— Jes, mi konfesas, ke mi tiam ĝuis agrablan nokton.
— Mi ĵus ricevis leteron de ŝia notario. Mi ŝatus scii, kial vi diris al ŝi, ke vi nomiĝas Kruko.
— Pardonu, amiko. Mi ne pensis, ke tio havos sekvojn.
— Mi pardonas tiom pli, ke la vidvino mortis kaj postlasis al mi sian tutan heredaĵon.
S-ino Kruko rimarkas, ke la servistino metas ĉiutage mamzonon en la lesivotajn tolaĵojn.
— Laŭdinda estas ja la higieno, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke via puremo estas troa? Eĉ mia filino ne ŝanĝas tiom ofte la mamzonon.
— Eble, sinjorino, sed la fianĉo de fraŭlino Kruko estas advokato. Mia amiko estas karbovendisto.
Maljuna akademiano profitas internacian kongreson por viziti junan kongresaninon en ties hotelĉambro. Bedaŭrinde lia aĝo malhelpas lin atingi la necesan potencon, por kontentigi ŝin.
Malpacience ŝi murmuras:
— Mia korpo estas tamen bele. Rigardu do, kiel ĉarme estas mia brusto. Ĉu vi ne trovas mian ventron rave? Ha! mi deziregas, ke vi igu min feliĉe.
Per ĉagrena voĉo la akademiano demandas:
— Kial tiu uzaĉo de la e-vorto?
— Pro la e-fiko!
En la jaro 1292 okazis la naŭa kruca militiro. Antaŭ ol forlasi sian bervalan kastelon, la grafo Baniko la IIIa venigis sian vasalon Kruko kaj diris al li:
— Kara barono Kruko, mi fidas al vi. Jen la ŝlosilo de la ĉastozono, kiu devigos mian edzinon resti fidela ĝis mia reveno. Ĵuru al mi, ke vi respektos la honoron de la grafino.
— Mi ĵuras.
Kun laŭtaj fanfaroj kaj flirtantaj standardoj Baniko la IIIa ekrajdis al Jerusalemo. Li estis apenaŭ du mejlojn for de Bervalo, kiam vidis la baronon Kruko algalopi ŝvitante kaj kriante:
— Haltu, grafa moŝto, haltu! Vi donis al mi neĝustan ŝlosilon.
Virbovo, trovinte ganton sur herbejo, galante demandas belan bovinon:
— Fraŭlino, ĉu vi perdis vian mamzonon?
Maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon nomitan Vilpugulo. Ĉar ŝi estas tre pia, ŝi kutimiĝis konduki la hundon ĉiudimanĉe en la preĝejon. Tio kompreneble ne plaĉas al la aliaj paroĥanoj, kaj delegacio da bigotinoj intervenas ĉe la pastro.
— Sinjoro paroĥestro, ne decas, ke hundo eniru preĝejon. Estas des pli sakrilegie, ke tiu hundaĉo nomiĝas (ni apenaŭ kuraĝas prononci la nomon) Vilpugulo.
La paroĥestro petas la mastrinon de Vilpugulo de nun lasi la hundon hejme. La maljuna fraŭlino malvolonte akceptas.
Sekvadimanĉe ĉio estas en ordo, kaj neniu hundo ĝenas la Diservon. La piularo aŭskultas kortuŝan predikon. Ve! Vilpugulo sukcesis forkuri el la domo, kaj meze de la prediko ĝi puŝas la pordon de la preĝejo. Per emocia voĉo la pastro ĝuste prilaboras la animojn de sia zorgataro:
— Gefratoj, ĉiu el vi, kiu estas … (li ekvidas la hundon) Vilpugulo, tuj eliru el la domo de Dio!
La ĉeestantoj obeeme ekstaras kaj direktiĝas al la elirejo. La pastro tute ne komprenas. Li forlasas la predikseĝon kaj kuras en la navon. Nur la maljuna fraŭlino restis sur sia loko.