— Temis pri profesiaj rilatoj.
— Ĉu la rilatoj koncernis vian aŭ ŝian profesion?
Patro: — Vi estas fiulo. Neniam via patrino kaj mi ricevis kontenton de vi ekde via naskiĝo.
Filo: — Sed verŝajne naŭ monatojn antaŭ mia naskiĝo.
Du knabinoj marĉandas en fruktobutiko:
— Kiom kostas du bananoj?
— Po dudek steloj. Se vi prenos tri, ili kostos ope kvindek stelojn.
Post mallonga interkonsiliĝo la knabinoj deklaras:
— Ni prenu tri. La trian mi manĝos.
Misiisto venis unuafoje al izola vilaĝo, en kiu li volas konigi la veran Dion kaj la eŭropan civilizacion. Indiĝeno, kiu scipovas kelkajn Esperantajn vortojn, servas kiel la interpretisto.
Ĉiu frazo de la prediko estas proksimume tradukata al la konvertotoj, kiuj kunvenis sur la placo de la vilaĝo. Post ĉiu frazo la indiĝenoj krias laŭte: vukra! vukra!
La misiisto estas tre kontenta, opiniante, ke la aŭskultantaro forte aprobas liajn parolojn, ĝis la interpretisto invitas lin post la prediko viziti la nekredeble malpuran vilaĝon, en kiu libere vagas nigraj porkoj. Tiam, en aparte kota angulo, la interpretisto avertas:
— Atentu vi ne paŝi en vukra!
Avinjo demandas, kio estas hipokritulo.
— Iu, kiu agrable traktas onin antaŭe kaj malagrable malantaŭe.
— Ha! via avo estis do granda hipokritulo.
— Mi aŭdis, ke via edzo estas en malsanulejo.
— Jes, tie li kuŝas pro siaj genuoj.
— Pro siaj genuoj?
— Jes, sur ili mi trovis blondulinon.
En Barcelona bordelo la aferoj prosperas. La deĵorantinoj ĉasas la klientojn sur la apudaj trotuaroj, kaj ĉiufoje kiam ili kuntrenas novan trafiton en la diboĉejon, ili laŭte diras sian nomon al la pordistino. Post sia giĉeto tiu notas la enirojn, por kalkuli la luprezon de la ĉambroj. Ŝia krajono kuras:
— Anita Lopez!
— Maria Moreno!
Kruko, kiu libertempas en Barcelono, venas ne senintence en la malĉastejan kvartalon. Brula, invita okulumo de bela putino sufiĉas por konvinki Krukon sekvi ŝin en la bordelon. Pasante antaŭ la giĉeto de la pordistino, ŝi diras:
— Dolores la Picho!
Kruko murmuras kompateme:
— Ne mirinde, se doloras vin la piĉo, fraŭlino. En tia metio… Sed tio almenaŭ pruvas, ke la aferoj iras bone.
Viro seksardas. Lia amikino klarigas, ke ŝiaj monataĵoj ne ebligas al ŝi kvietigi lian voluptemon. Li flustras ion en ŝian orelon. Ŝi ribelas:
— Neeble pro miaj hemoroidoj.
Tiam li blekas:
— Se vi diros al mi, ke vi ankaŭ havas dentodoloron, mi draŝos al vi la dorson!
Bigotino konfesas:
— Patro, mi trompis mian edzon.
— Kiom ofte?
— Nur unu fojon, la 21an de oktobro 1937.
— Tion vi jam rakontis al mi centfoje!
— Jes, estas tiom agrable rememori pri tio.
Baniko, kiu ŝatas naĝi nuda, trovis por tiu plezuro tute senhoman parton de la bervala plaĝo. Post la naĝado volante eliri el la maro, li vidas kun konfuzo fremdan virinon, kiu sidas apud liaj vestaĵoj. Li naĝas plu kaj hazarde trovas sur la fundo de la maro malnovan kaserolon. Li kaptas ĝin kaj tenante antaŭ sia generilo, alpaŝas la virinon kun riproĉa mieno.
— Ĉu vi scias, sinjorino, ke vi sidas ĝuste apud miaj vestaĵoj?
— Ĉu vi scias, sinjoro, ke en via kaserolo ne estas fundo?
Du stratulinoj renkontiĝas en la bervala parko.
— Dio mia, ĉu vi ricevis novan peltmantelon?
— Ba, estas nur io, kion mi kunflikis.
— Flantazie!
Knabineto eniras en sukeraĵejon.
— Mi deziras ĉokoladan bebon, kiun vi havas en via montrofenestro.
— Bone, etulino. Jen ĉokolada bebo.
— Ne tiu. Ĝi estas knabino. Mi petas, donu al mi knabon.
— Kial do?
— En knabo estas iom pli por frandi.
Kamparano eniras la kabineton de kuracisto, dum tiu tre intime traktas lian edzinon. La kamparano ekkrias:
— Kion do vi faras?
— Mi instruas la interrilatojn.
— Ha, bone. Ĉe la unua rigardo mi kredis, ke vi fikas mian edzinon.
— Jes, karulino, jes. Mi ĵuras al vi eternan fidelecon.
Fremdulo diras al Kruko:
— Ha! la bervalaninoj estas vere inteligentaj.
— Jes, certe. Kiel vi rimarkis tion?
— Hieraŭ vespere mi renkontis belan junulinon. Bedaŭrinde ŝi ne parolis Esperanton. Mi desegnis glason sur peco da papero, kaj ŝi tuj komprenis, ke mi invitas ŝin al drinkejo.
— Tio estas ja signo de ega inteligenteco.
— Atendu. Post du minutojn ŝi prenis pecon da papero kaj desegnis liton.
— Ho!
— Jes. Kiel ŝi povis tiom rapide diveni, ke mi estas litfabrikanto?
Al paciento, trafita de akuta venerea malsano, kuracisto klarigas:
— Bedaŭrinde mi devas fortranĉi vian viran organon.
— Neeble, sinjoro doktoro. Mi estas ankoraŭ juna, mi bezonas ĝin.
Li vizitas duan kuraciston, kiu diagnozas la samon:
— Fortranĉenda!
La kompatindulo konsultas dek famajn specialistojn, kaj ĉiu estas preta uzi la bisturion.
Malesperante pri sia sorto, la paciento fine vizitas ĉinan kuraciston, kiu laŭdire faras miraklojn.
— Sinjoro doktoro, vi ne fortranĉos ĝin, ĉu jes?