Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Mi supozis tion, ”respondis la Birdotimigilo. “Niestas egale iliaj kaptitoj kiel antaŭ ol la musojfortimigis ilin el la palaco. ”

“Mia amiko pravas, ”diris Noĉjo Hakisto, kiupoluradis sian bruston per iom da ŝamoledo.

“Zingibra restas la Reĝino, kaj ni estas ŝiaj kaptitoj. ”

“Sed mi esperas ke ŝi ne povos atingi nin, ”kriisla Kukurbokapo, tremante pro timo. “Ŝi minacis faritortojn el mi, vi scias. ”

“Ne maltrankviliĝu, ”diris la Stana Lignohakisto.

“Ja ne multe gravas. Se vi restos fermita en ĉi tiunĉambron, vi putros. Bona torto estas multe pliadmirinda ol putra intelekto. ”

“Ja vere, ”akordis la Birdotimigilo.

“Ve! ”ĝemis Joĉjo; “kia aĉa sorto estas la mia! Kial, kara Paĉjo, vi ne faris min el stano —aŭ eĉ el pajlo —por ke mi konserviĝu sen fine? ”

“Fu! ”respondis Tip, indigne. “Ĝoju ke mi eĉ farisvin. ”Li pludiris, penseme, “ĉio finiĝos, iam. ”

“Sed mi petas memori, ”interrompis la Ŝancel-Insekto, kies elstaraj, rondaj okuloj malĝoje mienis, “ke tiu terura Reĝino Zingibra proponis fari gulaŝonel mi —Mi! la sola Multe Pligrandigita kaj PleneEdukita Ŝancel-Insekto en la tuta grandega mondo! ”

“Mi opinias tion bonega plano, ”komentis laBirdotimigilo, aprobe.

“Ĉu vi ne supozas ke li pli bonus en supo? ”demandisla Stana Lignohakisto, turninte sin al sia amiko.

“Nu, eble, ”agnoskis la Birdotimigilo.

La Ŝancel-Insekto ĝemis.

“Mi povas vidi per mia menso, ”diris li, malgaje, “la kaprojn manĝi pecetojn de mia kara kamarado, laStana Lignohakisto, dum mia supo kuiriĝas superfestofajro konsistanta el flamigo de la Seg-Ĉevalo kajla korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kaj Reĝino Zingibrarigardas mian boliĝon dum ŝi pligrandigas la flamojnper mia amiko la Birdotimigilo! ”

Tiu senesperiga bildo malgajigis la tutan gruponkaj faris ilin malkvietaj kaj maltrankvilaj.

“Tio certe okazos nur post longe, ”diris la StanaLignohakisto, klopodante paroli gaje; “ĉar ni povosrestigi Zingibran ekster la palaco ĝis ŝi sukcesostrarompi la pordojn. ”

“Kaj intertempe mi verŝajne mortos pro malsato, kaj ankaŭ la Ŝancel-Insekto, ”anoncis Tip.

“Nu, mi, ”diris la Ŝancel-Insekto, “mi kredas kemi povus manĝigi min longatempe per JoĉjoKukurbokapo. Mi preferas ne manĝi kukurbojn; sedmi kredas ke ili estas iom nutrikapablaj, kaj la kapode Joĉjo estas granda kaj dika. ”

“Senkorulo! ”kriis la Stana Lignohakisto, multeŝokite. “Ĉu ni estas kanibaloj? Aŭ ĉu ni estas fidelajamikoj?

“Mi tute klare komprenas ke ni devas ne restifermitaj en ĉi tiun palacon, ”diris la Birdotimigilo, decideme. “Do ni ĉesigu ĉi tiun malĝojankonversaciadon kaj strebu trovi rimedon por eskapi. ”

Aŭdinte tiun proponon, ili ĉiuj fervore grupiĝisĉirkaŭ la tronon en kiu sidadis la Birdotimigilo, kajdum Tip sidiĝis sur seĝon falis el lia poŝopiproskatolo, kiu ruliĝis sur la planko.

“Kio estas tio? ”demandis Noĉjo Hakisto, prenantela skatolon.

“Atentu! ”kriis la knabo. “Jen mia Vivopulvoro. Neperdu iom, ĉar preskaŭ neniom restas. ”

“Kaj kio estas la Vivopulvoro? ”demandis laBirdotimigilo, dum Tip remetis la skatolon en sianpoŝon zorgeme.

“Ia magiaĵo kiun Mombaĉo akiris de fisorĉisto, ”klarigis la knabo. “Ŝi vivigis Joĉjon per ĝi, kaj postemi uzis ĝin por vivigi la Seg-Ĉevalon. Mi supozas keĝi vivigas ĉion sur kion oni ŝutas ĝin; sed plu restasnur eble unu dozo. ”

“Do ĝi estas vere multevalora, ”diris la StanaLignohakisto.

“Jes, ”akordis la Birdotimigilo. “Ĝi eble estos nia plejbona eskapilo el niaj problemoj. Mi intencas pensi dumkelkaj minutoj; bonvolu, amiko Tip, elpreni viantranĉilon kaj fortondiĉi pezan kronon demia frunto. ”

Tip rapide tranĉisla fadenojn kiuj ligisla kronon al la kapode la Birdotimigilo, kaj la eksmonarkode la Smeralda Urboforprenis ĝin kunkontenta ĝemo kajpendigis ĝin surhoko apud la trono.

“La lasta spurode mia reĝeco, ”diris li; “kaj min plezurigas forigi ĝin. La eksreĝo de ĉi tiu Urbo, nomita Pastoria, perdis lakronon al la Mirinda Sorĉisto, kiu transdonis ĝin almi. Nun la knabino Zingibra pretendas ĝin, kaj misincere esperas ke ŝi ne ricevos kapdoloron pro ĝi. ”“Afabla penso, kiun mi multe admiras, ”diris laStana Lignohakisto, aprobe kapjesante.

“Kaj nun mi faros rapidan pensadon, ”pludiris laBirdotimigilo, klinante sin malantaŭen sur la trono. La aliaj restis laŭeble plej silentaj, por ne ĝeni lin; ĉar ĉiuj forte fidis la eksterordinaran cerbon de laBirdotimigilo.

Kaj, post atendo kiu ŝajnis vere tre, tre longa al lamalkvietaj rigardantoj, la pensisto sidiĝis, ekrigardissiajn amikojn per sia plej kapricema esprimo, kaj diris:

“Mia cerbo bonege funkcias hodiaŭ. Mi tre fieraspri ĝi. Nun, aŭskultu! Se ni provos eskapi tra lapordoj de la palaco ni certe kaptiĝos. Kaj, ĉar ni nepovas eskapi sur la tero, nur unu alternativo ekzistas. Ni devos eskapi tra la aero! ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Все приключения Незнайки в одной книге
Все приключения Незнайки в одной книге

«Все приключения Незнайки в одной книге» – это сборник замечательных сказочных повествований о приключениях малышей-коротышек из Цветочного города, созданных Николаем Носовым и его внуком Игорем Носовым.В состав сборника вошли книги «Приключения Незнайки и его друзей», «Незнайка в Солнечном городе», «Незнайка на Луне», «Путешествие Незнайки в Каменный город» и «Остров Незнайки».Любознательный и непосредственный непоседа Незнайка обладает уникальной способностью попадать в смешные и нелепые ситуации. Он – большой любитель развлечений и приключений, возмутитель спокойствия и виновник множества увлекательных событий, без которых размеренная жизнь коротышек могла бы показаться скучноватой. А еще Незнайка и его друзья регулярно совершают рискованные сухопутные, речные, воздушные и космические путешествия.

Игорь Петрович Носов , Николай Николаевич Носов

Сказки народов мира / Детская проза / Детские приключения / Книги Для Детей