Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

ĈAPITRO XVIII

En la Nesto de la Monedoj

“Ĉi tiu, ”diris la Gumpo, kies voĉo estis grinca, tutene proporcia al la dimensio de ĝia granda korpo, “estasla plej eksterordinara sperto iam spertita de mi. Miaplejfreŝa klara memoro estas ke mi marŝadis tra laarbaro kaj aŭdis laŭtan bruon. Verŝajne io mortigismin tiam, kaj tio certe devus esti mia finiĝo. Tamen, jen mi denove viva, kun kvar grandegaj flugiloj kajkorpo kiu, mi aŭdacas deklari, larmigus pro hontoĉiun respektindan beston aŭ birdon. Kion ĉio ĉisignifas? Ĉu mi estas Gumpo, aŭ ĉu mi estasmonstro? ”La besto, parolante, skuetis sianmentonbarbon tre komike.

“Vi estas nur Aĵo, ”respondis Tip, “kun la kapo deGumpo. Kaj ni faris vin kaj vivigis vin por ke viportu nin tra la aero kien ajn ni volos flugi. ”

“Tute bone! ”diris la Aĵo. “Ĉar mi ne estasGumpo, mi ne povas posedi la fieron aŭ sendependanspiriton de Gumpo. Do mi fariĝu senproteste viaservisto. Nur kontentigas min ke ŝajne mi ne estastre fortika, do mi verŝajne ne longe vivos sklave. ”

“Ne diru tion, mi petegas! ”kriis la StanaLignohakisto, kies simpatiegan koron malfeliĉigis tiusenĝoja parolo. “Ĉu vi malbone fartas hodiaŭ? ”

“Nu, pri tio, ”respondis la Gumpo, “ĉar mi nurhodiaŭ komencis ekzisti; mi ne povas taksi ĉu aŭ nemi bone fartas. ”Kaj ĝi skuis sian balavostonmediteme.

“Nu, nu! ”diris la Birdotimigilo, afable; “strebu estipli gaja kaj akceptu la vivon kia vi spertas ĝin. Niestos kompatemaj mastroj, kaj ni strebos kiel eble plejplezurigi vian ekziston. Ĉu vi akceptas porti nin trala aero kien ajn ni volos? ”

“Certe, ”respondis la Gumpo. “Mi multe preferasnavigi tra la aero. Ĉar se mi veturus sur la tero kajrenkontus samspecanon, mi plenplene embarasiĝus! ”

“Mi komprenas tion, ”diris la Stana Lignohakisto, simpatie.

“Tamen, ”pludiris la Aĵo, “kiam mi zorgeekzamenas vin, miaj mastroj, laŭaspekte neniu el viestas pli artisme konstruita ol mi. ”

“Aspekto povas trompi, ”diris la Ŝancel-Insektoserioze. “Mi estas kaj Multe Pligrandigita kaj PleneEdukita. ”

“Ĉu? ”murmuris la Gumpo, neimponite. “Kaj oni opinias mian cerbon rimarkinde maloftaspecimeno, ”diris la Birdotimigilo, fiere. “Tio mirigas min! ”komentis la Gumpo. “Kvankam mi konsistas el stano, ”diris laLignohakisto, “mi posedas koron kiu estas la plejvarma kaj admirinda koro en la tuta mondo. ”

“Plezurigas min aŭdi tion, ”respondis la Gumpo, tusetante. “Mia rideto, ”diris Joĉjo Kukurbokapo, “meritasvian plenan atenton. Ĝi estas senvaria. ”

“Semper idem, ”klarigis la Ŝancel-Insekto, pompe; kaj la Gumpo turnis sin por rigardi lin. “Kaj mi, ”deklaris la Seg-Ĉevalo, plenigante iomĝenan paŭzon, “estas rimarkinda nur ĉar mi fariĝistia. ”

“Mi vere fieras ricevi tiom neordinarajn mastrojn, ”diris la Gumpo, per tono ne tre serioza. “Se mi povusakiri tiom intiman komprenon pri mi, mi pli olkontentiĝus. ”

“Iam vi kapablos, ”komentis la Birdotimigilo. “‘Koni sin’estas malfacila lertaĵo, kaj ni, viajpliaĝuloj, bezonis monatojn por perfektigi ĝin. Sednun, ”li diris, “ni suriĝu kaj komencu nian veturon. ”

“Kien ni iru? ”demandis Tip, dum li grimpis alsidloko sur la sofoj kaj helpis la Kukurbokaponsekvi.

“En la Suda Lando regas vere ĉarma Reĝinonomata Glinda la Bona, kaj mi certas ke ŝi volontegastigos nin, ”diris la Birdotimigilo, mallerte enirantela Aĵon. “Ni veturu al ŝi kaj petu ŝian konsilon. ”

“Tre lerta plano, ”deklaris Noĉjo Hakisto, helplevante la Ŝancel-Insekton kaj post tio ĵetante laSeg-Ĉevalon sur la malantaŭan parton de lakusenkovritaj seĝoj. “Mi konas Glindan la Bonan, kaj mi kredas ke ŝi montriĝos tre helpema amikino. ”

“Ĉu ni pretas? ”demandis la knabo.

“Jes, ”anoncis la Stana Lignohakisto, sidigante sinapud la Birdotimigilo.

“Do, ”diris Tip, parolante al la Gumpo, “bonvoluflugigi nin suden; kaj ne iru pli alten ol necesos pormaltra fila domojn kaj arbojn, ĉar mi kapturniĝaspro la alto. ”

“Bone, ”respondis la Gumpo, mallonge.

Ĝi skuis siajn kvar flugilegojn kaj leviĝis nerapideen la aeron; kaj post tio, nia grupeto de aventurantojkroĉis sin al la dorsoj kaj flankoj de la sofoj kaj laGumpo turnis sin suden kaj for flugis rapide kajmajeste.

“La pejzaĝo vidata el ĉi tiu alto estas belega, ”komentis la edukita Ŝancel-Insekto, dum ili veturadis.

“Malatentu la pejzaĝon, ”diris la Birdotimigilo. “Firme kroĉu vin, por ne fali. La Aĵo tre timigeskuiĝas. ”

“Baldaŭ noktiĝos, ”diris Tip, vidante ke la sunokuŝas malalte sur la horizonto. “Eble ni pli boneagintus atendante ĝis la mateno. Ĉu la Gumpo povosflugi dumnokte? ”

“Ankaŭ mi demandas al mi tion, ”respondis laGumpo mallaŭtavoĉe. “Ĉio ĉi estas nova sperto pormi. Dum la antaŭa vivo mi havis krurojn por portimin rapide trans la teron. Sed nun ŝajnas ke miajkruroj dormas. ”

“Ili ja dormas, ”diris Tip. “Ni ne vivigis ilin. ”

“Vi devas flugi, ”klarigis la Birdotimigilo; “nemarŝi. ”

“Ni povas mem marŝi, ”diris la Ŝancel-Insekto.

“Mi komencas kompreni kion vi postulas de mi, ”komentis la Gumpo; “do mi penos kiel eble plej plaĉivin, ”kaj li plu flugis silente dum kelka tempo.

Baldaŭ Joĉjo Kukurbokapo malkvietiĝis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Все приключения Незнайки в одной книге
Все приключения Незнайки в одной книге

«Все приключения Незнайки в одной книге» – это сборник замечательных сказочных повествований о приключениях малышей-коротышек из Цветочного города, созданных Николаем Носовым и его внуком Игорем Носовым.В состав сборника вошли книги «Приключения Незнайки и его друзей», «Незнайка в Солнечном городе», «Незнайка на Луне», «Путешествие Незнайки в Каменный город» и «Остров Незнайки».Любознательный и непосредственный непоседа Незнайка обладает уникальной способностью попадать в смешные и нелепые ситуации. Он – большой любитель развлечений и приключений, возмутитель спокойствия и виновник множества увлекательных событий, без которых размеренная жизнь коротышек могла бы показаться скучноватой. А еще Незнайка и его друзья регулярно совершают рискованные сухопутные, речные, воздушные и космические путешествия.

Игорь Петрович Носов , Николай Николаевич Носов

Сказки народов мира / Детская проза / Детские приключения / Книги Для Детей