Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis, ”diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri Kansas, kaj la kiom griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj diris,

“Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉiu tiu bela lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas. ”

“Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon, ”respondis la knabino. “Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno-kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo. ” La Birdotimigilo ĝemis.

“Kompreneble mi ne povas kompreni, ”li diris. “Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon. ”

“Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas, ”petis la infano. La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis,

“Mia vivo ĝis nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi fariĝis nur antaŭhieraŭ. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaŭ tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia Manĝtulo, kaj kion mi unue aŭdis estis la parolo de la kultivisto,

“Ĉu plaĉas al vi la oreloj? ’

“Ili estas nerektaj, ’respondis la aliulo.

“Ne gravas, ’diris la kultivisto; ‘ili tamen estas oreloj, ’kio ja estis vera.

“Nun mi faros la okulojn, ’diris la kultivisto. Do li pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita mi trovis ke mi rigardas lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre interesate, ĉar tiu estis la unua fojo kiam mi ekvidis la mondon.

‘Jen iom bela okulo, ’komentis la Manĝtulo kiu estis rigardanta la kultiviston; ‘blua farbo bone taŭgas por okuloj. ’

“Mi pentros la alian pli granda, ’diris la kultivisto. Kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antaŭe. Post tio li faris miajn nazon kaj buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi ne sciis por kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine sur fiksis mian kapon, mi estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel ĉiu alia persono.

“Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn, ’diris la kultivisto. ‘Li aspektas vera homo. ’

“Nu, li ja estas homo, ’diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj lasis min sola.

“Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur kelkaj momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili for flugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian ŝultron kaj diris,

“Ĉu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Ĉiu inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo. ’Post tio li saltis sur la teron kaj manĝis maizon laŭvole. La aliaj birdoj, vidinte ke li ne estis damaĝita de mi, venis por ankaŭ manĝi la maizon, do post nelonge ili estis amase ĉirkaŭ mi.

“Min malĝojigis tio, ĉar ĝi pruvis ke mi efektive ne estas e fika Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante:‘Se vi nur havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel ĉiu el ili, kaj pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en ĉi tiu mondo, negrave ĉu oni estas korvo ĉu homo. ’

“Post la foriro de la korvoj mi pripen sis tion, kaj decidis ke mi strebos akiri cerbon. Bonsorte, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laŭ via parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon. ”

“Tion mi esperas, ”diris Doroteo fervore, “ĉar ŝajne vi volegas posedi tion. ”

“Jes, mi volegas, ”respondis la Birdotimigilo. “Estas tre malkomfortige scii ke oni estas stultulo. ”

“Nu, ”diris la knabino, “ni ekiru. ”Kaj ŝi transdonis la korbon al la Birdotimigilo. Tute ne estis bariloj ĉe la vojo flankoj nun, kaj la tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj branĉoj renkontiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.

“Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros, ”diris la Birdotimigilo, “kaj ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn ĝi kondukas. ”

“Ĉiu scias tion, ”diris Doroteo.

Перейти на страницу:

Похожие книги