“Certe; tial mi scias, ”respondis la Birdotimigilo. “Se necesus havi cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin. ” Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj sukcesis marŝadi su fiĉe bone.
“Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton, ”ŝi diris, “nepre informu min; ĉar estas tre malkomforte marŝadi en la mallumo. ” Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.
“Mi vidas dometon dekstre de ni, ”li diris, “konstruitan el ŝtipoj kaj branĉoj. Ĉu ni iru tien? ”
“Jes, ja; ”respondis la infano. “Mi plene laciĝis. ” Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili aringis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La Birdotimigilo, kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience atendis la mateniĝon.
“Mi fariĝis nur hieraŭ, ’diris la Birdotimigilo.
Ĉapitro V
Ili savas lan Stanan Lignohakiston
Doroteo vekiĝis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam delonge ekster la domo ĉasante birdojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraŭ staranta pacence en sia angulo, atendande ŝin.
“Ni nepre devas serĉi akvon, ”ŝi diris al li.
“Por kio vi volas akvon? ”li demandis.
“Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo. ”
“Certe estas ĝene konsisti el karno, ”diris la Birdotimigilo, penseme, “ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki.
Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras multajn ĝenojn. ” Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne restas multa pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ estis su fiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago. Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta reiri al la vojo el flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima sono de profunda ĝemo.
“Kio sonis? ”ŝi demandis, time.
“Mi tute ne povas konjekti, ”respondis la Birdotimigilo; “sed ni povas aliri kaj vidi. ” Ĝuste tiam la sono de nova ĝemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ ili. Ili turnis sin kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn. Ŝi kuris al tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio pro surpriziĝo. Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud ĝi, tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed li staris tute senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi. Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo, dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn dentojn.
“Ĉu vi ĝemis? ”demandis Doroteo.
“Jes, ”respondis la stanulo, “jes. Mi ĝemadas jam de pli ol jaro, kaj antaŭ nun neniu aŭdis min nek venis por helpi min. ”
“Kiel mi povos helpi vin? ”ŝi demandis dolĉe, ĉar ŝin malgajigis la malfeliĉa voĉo de la viro.
“Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn, ”li respondis. “Ili rustiĝis tiom ke mi tute ne povas movi ilin; se mi estos bone oleita, mi estos denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo. ” Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste ŝi reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, “Kie estas viaj artikoj? ”
“Unue, oleu mian kolon, ”respondis la Stana Lignohakisto. Do ŝi oleis ĝin, kaj ĉar ĝi estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis ĝin delikate de flanko al flanko ĝis ĝi moviĝis libere, kaj tiam la viro povis me, turni ĝin.
“Nun oleu la artikojn de miaj brakoj, ”li diris. Kaj Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj. La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun li apogis per arbo.
“Tio multe komfortigas, ”li diris. “Mi tenadis tiun hakilon en la aero ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas min formeti ĝin fin fine. Nun, se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala. ” Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin; kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre ĝentila, kaj tre dankema.
“Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alveninta, ”li diris; “do certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis ĉi tien? ”
“Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon, ”ŝi respondis, “kaj ni haltis ĉe via dometo por tie tradormi la nokton. ”
“Kial vi volas renkonti Ozon? ”li demandis.