“Sinjoro Pikviko komentis (diris la sekretario), ke famo estas tre kara al la koroj de ĉiuj homoj. Poezia famo estis kara al la koro de lia amiko Snodgraso, famo pri sukcesoj estis egale kara al lia amiko Tupmano, kaj la deziro meriti famon en la sportoj kampaj, aeraj kaj akvaj estis ĉefaĵo en la brusto de lia amiko Vinklo. Li (sinjoro Pikviko) ne volis malagnoski, ke li estas influita de homaj pasioj, kaj homaj sentoj (huraoj) — eble de homaj malfortoj — (laŭtaj krioj ‘Ne!’), sed tion ĉi li volis diri, ke se iam fajro de propra graveco ekbrulis en lia sino, la deziro prefere profiti al la homa raso efike estingis ĝin. La laŭdo de l’ homaro estis lia balancilo[3]
, filantropio estis lia asekura oficejo (frenezaj huraoj). Li spertis iom da fiero, kiam li prezentis al la mondo sian Gasterostean Teorion; ĝi eble estas fama, aŭ eble ne. (Krioj ‘Ĝi famas’ kaj multaj huraoj.) Li akceptis la aserton de tiu honorinda pikvikano, kies voĉon li ĵus aŭdis — ĝi famis, sed se la famo pri tiu traktato etendiĝus ĝis la plej foraj limoj de la konata mondo, la fiero laŭ kiu li meditus pri la aŭtoreco de tiu verko estus bagatela kompare kun la fiero, laŭ kiu li ĉirkaŭrigardus dum tiu ĉi, la plej fiera momento de lia ekzistado (huraoj). Sed li estas individuo humila (‘Ne, ne!’). Tamen li ne povis ne senti, ke ili elektis lin por servado ege honorinda kaj iom danĝera. Vojaĝado estis en stato maltrankvila, kaj la mensoj de la koĉeroj estis perturbitaj. Ili ĉirkaŭrigardu kaj meditu pri la eventoj, kiuj okazadas en la ĉirkaŭaĵo. Diliĝencoj renversiĝas ĉiudirekte, ĉevaloj forkuras, boatoj dronas, kaj kaldronegoj eksplodas. (Huraoj… Voĉo: ‘Ne!’) Ne! (Huraoj.) Tiu honorinda pikvikano, kiu kriis ‘Ne’ tiel laŭte, prezentu sin kaj malagnosku, se li povas. (Huraoj.) Kiu kriis ‘Ne’? (Entuziasmaj huraoj.) Ĉu temis pri iu vanta kaj seniluziigita viro — li ne dirus merceristo (laŭtaj huraoj) — kiu, ĵaluza pro la laŭdoj kiuj estis — eble senmerite — aljuĝitaj al liaj (de sinjoro Pikviko) esploroj, kaj suferanta je la malaprobo amasigita sur la proprajn feblajn klopodojn rivali, nun utiligis tiun fian kaj kalumnian manieron de…“Sinjoro Blotono
(el Aldpordo) petis la parolon. Ĉu la honorinda pikvikano aludis al li? (Krioj ‘Ordon!’, ‘Prezidanto!’, ‘Jes!’, ‘Ne!’, ‘Daŭrigu!’, ‘Ĉesu’ k.t.p.)“Sinjoro Pikviko
ne konsentis submetiĝi al bruado. Li“Sinjoro Blotono
do volis nur diri, ke li repuŝas la falsan kaj kalumnian akuzon far la honorinda sinjoro kun profunda malestimo. (Grandaj huraoj.) La honorinda sinjoro estas ĉarlatano. (Enorma konfuziĝo, kaj laŭtaj krioj ‘Prezidanto!’ kaj ‘Ordon!’)“Sinjoro Snodgraso
petis la parolon. Li apelis al la prezidanto. (Aŭdu.) Li volis scii, ĉu estos permesite, ke daŭru tiu ĉi hontinda konkurado inter la du membroj de tiu klubo. (Aŭdu, aŭdu.)“La prezidanto
estis tute certa, ke la honorinda pikvikano retiros la esprimon, kiun li ĵus uzis.“Sinjoro Blotono
, kun plejebla respekto al la prezidanto, estis tute certa, ke tion li ne faros.“La prezidanto
sentis nepran devon demandi al la honorinda sinjoro, ĉu li uzis la esprimon ĵus ellasitan laŭ ordinara senco.“Sinjoro Blotono
ne hezitis diri, ke ne. Li uzis tiun vorton laŭ ĝia pikvikana senco. (Aŭdu. Aŭdu.) Li devis agnoski, ke persone li vartis plej altan respekton kaj estimon al la honorinda sinjoro; li simple taksis lin ĉarlatano laŭ la pikvikana vidpunkto. (Aŭdu, aŭdu.)“Sinjoro Pikviko
sentis sin tre kontentigita pro la justa, verama kaj plena klarigo de sia honorinda amiko. Li petis, ke oni tuj komprenu, ke liaj propraj komentoj laŭintence nur konformis al la pikvikana signifo. (Huraoj.)”