Tia estis la individuo, al kiu sinjoro Pikviko rigardis tra siaj okulvitroj (kiujn li feliĉe reakiris), kaj al kiu li, kiam liaj amikoj jam elĉerpis sin, komencis redoni per zorge elektitaj esprimoj siajn plej varmajn dankojn pro la lastatempa helpo.
“Negrave”, diris la fremdulo, tranĉante tre abrupte la alparolon, “diris sufiĉe – jam ne plu, lertulo tiu fiakristo – bone uzis siajn kvinopojn, sed se mi estus via amiko en la verda surtuto – estu mi damnita – pugnus lian kapon – Dio, jes ja – porka flustro – ankaŭ la pasteĉiston – senblage”.
Tiun koheran parolon interrompis alveno de la fiakristo de la Roĉestera diliĝenco, kiu anoncis, ke “La Komodoro” estis ĝuste ekironta.
“Komodoro!” diris la fremdulo ekstariĝante, “mia diliĝenco – sidloko antaŭmendita – unu ekstere – lasos vin pagi la brandon kun akvo – mankas moneroj krom kvinpunda bileto – miskvalita arĝento – Birminghamaj butonoj[7]
– ne taŭgas – ne utilas – he?” kaj li skuis sian kapon tre spertule.Nu, okazis tiel, ke ankaŭ sinjoro Pikviko kaj liaj tri kunuloj jam decidis, ke Roĉestero estu ilia unua haltejo; kaj sciiginte al sia nove trovita konato, ke ili vojaĝos al tiu sama urbo, ili interkonsentis okupi la suprajn sidlokojn je la malantaŭo de la diliĝenco, kie ili povos ĉiuj sidi kune.
“Supren”, diris la fremdulo, pelante sinjoron Pikviko sur la tegmenton per tiom da trorapideco, kiom lezis la dignon de la sinteno de tiu sinjoro tre signife.
“Ĉu valizoj, sinjoro?” demandis la veturigisto.
“Ĉu mi? – Brunpapera pakaĵo jenas, nur tio – cetera propraĵo iris kanale – pakskatoloj, najlitaj – domece grandaj – pezaj, pezaj, damninde pezaj”, respondis la fremdulo, ŝovante en sian poŝon laŭeble multon da brunpapera pakaĵo, kiu montris plej suspektindajn indikojn, ke ĝi enhavis unu ĉemizon kaj poŝtukon.
“Kapojn, kapojn – gardu la kapojn!” kriis la parolema fremdulo, kiam ili eliris sub la malaltan arkaĵon, kiu tiutempe formis la enirejon de la diliĝenca korto. “Terura loko – danĝera tasko – lastatempe – kvin infanoj – patrino – altulino manĝis sandviĉojn – forgesis pri l’ arkaĵo – kraŝ – bat – infanoj ĉirkaŭrigardas – patrina kapo for – sandviĉo en la mano – neniu buŝo por manĝi ĝin – kapo de l’ familio for – ŝoke, ŝoke! Ĉu rigardas Vajthalon[8]
, sinjoro? – bela loko – fenestreto – for alies kapon tie, ĉu ne, sinjoro? – ankaŭ li ne sufiĉe gardatentis – ĉu ne, sinjoro?”“Mi meditas”, diris sinjoro Pikviko, “pri la stranga ŝanĝiĝemo de la homaj aferoj”.
“Ha! mi komprenas – unu tagon tra palaca pordo, elfenestren la postan. Ĉu filozofo, sinjoro?
“Observanto de la homa naturo, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.
“Ha, ankaŭ mi. Ankaŭ plimultaj homoj, kiam nenio okupas ilin kaj malmulto akireblas. Ĉu poeto, sinjoro?”
“Mia amiko sinjoro Snodgraso forte poeziemas”, diris sinjoro Pikviko.
“Ankaŭ mi”, diris la fremdulo. “Eposo – dek mil versoj – revolucio julia – verkis ĝin surloke – Marso dumtage, Apolono dumnokte – ĉani l’ armilon, pinĉi la liron”.
“Vi do ĉeestis tiun gloran scenejon, ĉu, sinjoro?” diris sinjoro Snodgraso.
“Ĉeestis, nepre[9]
, pafis muskede – trafis poete – enkuris vinbutikon – skribis ĝin – reiris – siblo, krak – alia ideo – vinbutiken denove – plumo kaj inko – reiris – tranĉ-bat – nobla okazo, sinjoro. Ĉu sportisto, sinjoro?” — li abrupte turnis sin al sinjoro Vinklo.“Iomete, sinjoro”, respondis tiu sinjoro.
“Bela okupiĝo, sinjoro – bela okupiĝo. – Ĉu hundoj, sinjoro?
“Ne ĝuste nun”, diris sinjoro Vinklo.
“Ha! Vi devus teni hundojn – bravaj bestoj – sagacaj kreitaĵoj – propra ĉashundo iam – hundo Montro – surpriza instinkto – iris pafadi iun tagon – enirante enfermejon – fajfis – hundo haltis – denove fajfis – Montro – senrezulte, tute senmova – vokis ĝin – Montro, Montro – rifuzis moviĝi – hundo kvazaŭ trapikita – fikse rigardis tabulon – suprenrigardis al ĝi, vidis surskribaĵon – «Al ĉasgardisto estas ordonite pafi ĉiujn hundojn trovitajn en tiu ĉi enfermejo» – rifuzis preterpasi ĝin – mirinda hundo – valora hundo tiu – tre”.
“Tiu okazo estas eksterordinara”, diris sinjoro Pikviko. “Ĉu vi permesas, ke mi notu ĝin?”
“Volonte, sinjoro, volonte — cent pliajn anekdotojn pri la sama besto. “Brava junulino (al sinjoro Tresio Tupmano, kiu regalis per diversaj malpikvikecaj okulumoj junulinon apudvojan)”.
“Tre!” diris sinjoro Tupmano.
“Anglaj junulinoj ne tiel bravas kiel hispaninoj – noblaj kreaĵoj – gagatnigraj haroj – nigraj okuloj – belaj figuroj – dolĉulinoj – belaj”.
“Ĉu vi loĝis en Hispanujo, sinjoro?” diris sinjoro Tresio Tupmano.
“Loĝadis tie – longetempe”.
“Ĉu kun multaj sukcesoj, sinjoro?” demandis sinjoro Tupmano.
“Ĉu sukcesoj! Miloj da. Don Bolaro Fizgigo – nobelo – solfilino – Donna Kristina – brava kreaĵo – amis min freneze – ĵaluza patro – noblanima filino – bela anglo – Donna Kristina malesperis – cianida acido – stomakpumpilo en mia valizo – operacio plenumita – maljuna Bolaro ekstaza – konsentas geedziĝon – kunigas manojn kaj larmtorentas – romantika historio – tre!”