Alterne ĉiam venas kaj defluasLa ondoj de la vivo en la kor’,Simile al la maro ili bruasKaj, rokojn atakinte, rampas for.Post paŭza tago de l’ serena glatoJam rulas sin la akvo por batal’,Kaj des pli furiozas en la bato,Ju pli la rokoj spitas en fatal’.Lanugan ŝaŭmon ridetante vestasLa vera ĝojo sub la suna bril’,Sed la angoro muĝas kaj tempestasEn sia gala, nuba maltrankvil’.Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremoLa kanto de l’ batalo kaj kviet’,Kaj tajdas en la sango la poemoDe l’ krea kaj eterna Prapoet’.Pro tiu tajdo vibras mia rokoKaj vibros ĝis la falo sen reven’,Sub karmanjola fajfo de l’ sirokoKaj demoneca rido de l’ siren’.Por en la drono naski ŝaŭman negonAl ies nova, ies juna ĝoj’.Por, rompiĝante, diri dankan preĝonAl la angor’ je la uniu foj’ …
Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias.Ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;Ripozas, en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝoKaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten’ sentinelas:Vi krias, – mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonosLa veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos…Egale! Salutu la sunon, heroldo de l’ tuj naskiĝontaAŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim’ horizonta:Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.Alarmu do, gaŭlo orpluma … ĉe fino de l’ nokta deĵoroPoeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,Aklamon al nova tagiĝo en kri’ de la du sentineloj!
Aŭtuna fatalo
(Rimojdoj)
Vespero aŭtuna, muziko zumventa …Soleco, ermita inerto …La kapo sin klinas, la koro ne sentasMinacon de l’ bato averta.La vivo bolanta, simile al maroNe ĉesas per ondoj marteliLa etan boaton, en kiu kun knarojMi naĝas, portata sencele …Sed tiu frenezo de l’ mara ekstazoNe tuŝas la lacan animon,En svena rigido ĝi sentas sin kvazaŭInfano tre juna sen timo.En naĝo fatala senscie evitasĜi lokojn de l’ morta pereo,Direkte al iu atol’ ne notita,Mirakla haven’ – rifuĝejo.Ĝi sentas ke ŝanĝos la bruan hodiaŭAlterna trankvila morgaŭo,Survoje al iu finala nenioSen gaj’ kaj sen prema malgajo.