El kruda argiloLi skulptis por ni la penatojn,El voĉ’ sonorilaKomponis mirindajn sonatojn,Al son’ primitivaLi donis magian signifon,En vorto senvivaLi vekis la altan edifon.Kantisto liberaLi flaton rampeman ne konis,Poeta fieroLin noble distingis kaj kronis.En lando hungaraLi fondis la verdan Atenon,Periklo malŝpara –Ne ĉiam li trovis komprenon.La griza inertoLa florojn velkiĝi instigis,Je seka dezertoLa kantojn ĝermantajn formigis.La liro arĝentaAl ni jam nenion fabelas,Kaj muto silentaLa buŝon artistan sigelas.Nescio, ignoroLa indan transfaris nomado…Na varmas ankoraŭLa suno de nia movado…
Dies irae
Do, serĉu vi, ridinda Ahasvero,La ekvilibron de l’ unua am’! –Nenie – ho, nenie sur la teroTroviĝas la unika floro jam.Do, ŝiru for la kisojn bakhaninajnKaj iluziu ĝuon de l’ pasint’,Dronigu vin en la kalikojn vinajnIritu vin per gusto de l’ absint’!Kalkulu nur viktimojn kaj oferojn,Balaste kaptu por la rememor’Vizaĝojn kaj vizaĝojn kaj ciferojn,Sen iu varma tremo en la kor’!Baraktu sur la sablo de l’ arenoKaj kapturniĝu kun kvikanta kri’,Maljuna, kompatinda arlekeno,De la pasinto sklavo kaj pari’.Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo,Prenu la liuton, kantu tra la plor’,Kion volus vi rakonti al la mondoPor neniu laŭdo, por neniu glor’!Kantu, kion kanti scius la animo,Kio premas koron vian kiel ŝton’,Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son’!Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza,Kiam vento muĝa luktas kun nebul’,Sidu la poeto de la sankta FizaKun la duonlaca rusa senhejmul’.Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto,Se la ritmon perdus via muzikil’ –Batu niaj koroj ritmon de la muto,Kun la akompano de postforna gril’.
Al Julio Baghy
Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo,Prenu la liuton, kantu tra la plor’,Kion volus vi rakonti al la mondoPor neniu laŭdo, por neniu glor’!Kantu, kion kanti scius la animo,Kio premas koron vian kiel ŝton’,Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son’!Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza,Kiam vento muĝa luktas kun nebul’,Sidu la poeto de la sankta FizaKun la duonlaca rusa senhejmul’.Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto,Se la ritmon perdus via muzikil’ –Batu niaj koroj ritmon de la muto,Kun la akompano de postforna gril’.