Do vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post vi!
REĜO SKULE
Nun mi venos!
PÅL FLIDA
Dio estu laŭdata!
REĜO SKULE
(elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte griziĝis) Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana! (iras antaŭen al Peter
) Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta!PETER
Ho, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej ĝusta.
REĜO SKULE
Ne, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi volas agi.
LAŬTAJ KRIOJ
(ekstere dekstre) Reĝo Skule! Reĝo Skule!
REĜO SKULE
Kio estas?
BÅRD BRATTE
(ĉe la fenestro) La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena de homoj; — Vi devas paroli al ili.
REĜO SKULE
Ĉu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!
PETER
Vi devas, mia alta patro!
REĜO SKULE
Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove streĉas sin la ardanta glavo super mi!
PETER
Ĝi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
REĜO SKULE
Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo.
URBANO
(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.
REĜO SKULE
Ni ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe postulis militan imposton —
VIRA VOĈO
(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe Låka kaj en Oslo?
VIRINO
Redonu al mi mian fianĉon!
KNABO
Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!
ALIA VIRINO
Redonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!
VIRO
Li ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de Sankta Olaf!
MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!
REĜO SKULE
(retiras sin malantaŭen de la kurteno) Ne honoriĝis —! Ne reĝo!
PÅL FLIDA
Malfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi elektiĝis.
BÅRD BRATTE
Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.
REĜO SKULE
Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta ĉerko.
PETER
Do elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
PÅL FLIDA
(kapskue) Kiel tio fariĝus?
PETER
Ĉu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri
PLURAJ EL LA VIROJ
(retiras sin) Preĝeja rabo!
PETER
Ne preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al reĝo Skule; ili konsentos —
PÅL FLIDA
Ili ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.
PETER
Ĉu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon. (rapidas elen dekstre)
REĜO SKULE
(ĝojege) Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?
PÅL FLIDA
Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.
REĜO SKULE
Ili
PÅL FLIDA
Kion Vi ordonas, ke ni faru?
REĜO SKULE
Ĉiujn pontojn vi rompu.
PÅL FLIDA
Iru, kaj rompu ĉiujn pontojn!
(Hirdano eliras dekstre.)
REĜO SKULE
Ĉiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.
PÅL FLIDA
Bone dirite, reĝo.
REĜO SKULE
Kiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.
PÅL FLIDA
(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. (la viro eliras.)
REĜO SKULE
(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu —! (laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la amaso) Kio estas
SOVAĜA VOĈO
Pentefaru, pentefaru!
BÅRD BRATTE
(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
PÅL FLIDA
Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.
LA VOĈO
Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
MULTAJ VOĈOJ
Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
REĜO SKULE
Kio okazis?
BÅRD BRATTE
Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.
REĜO SKULE
Jes, ĉiuj fuĝas — (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; — ni estas savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!
PÅL FLIDA
La ĉerko de reĝo Olaf!
BÅRD BRATTE