LA BIRKIBEJNO
Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn ĉevalojn starantaj supre en la stratoj; alie eĉ ne unu forsavus sin en vivo.
HÅKON
Dankon al Dio pro la helpo ankaŭ ĉi tiun fojon!
GREGORIUS JONSSON
(montras dekstren) Ŝi jam estas sur la tero, sinjoro; jen ŝi venas.
HÅKON
(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; ŝi estas kara filino; – aŭskultu, – eĉ ne vorto al ŝi pri la danĝero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, ĉiuj kiel unu, defendi la filon de via reĝo; sed ne lasu ŝin ion scii.
LA VIROJ
(mallaŭte) Ni promesas!
MARGRETE
(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La ĉielo ŝirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.
HÅKON
Jes, mi venkis. Kie estas la infano?
MARGRETE
Sur la reĝa ŝipo, inter la manoj de fidindaj viroj.
HÅKON
Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)
MARGRETE
Håkon, kie estas – duko Skule?
HÅKON
Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.
MARGRETE
Do li vivas! – Mia edzo, ĉu mi rajtas danki Dion ĉar li vivas?
HÅKON
(en doloriga lukto kun si mem) Aŭskultu min, Margrete; vi estis por mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble riĉa pri amo; – nun mi devas kaŭzi al vi pezan doloron; mi nevolonte farus; sed mi estas reĝo, tial mi devas -
MARGRETE
(streĉe) Ĉu rilatas al – la duko?
HÅKON
Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun diros al vi, – se ŝajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi ĉe mia flanko, ne plu povas vidi min sen fariĝi pala, – nu, do ni devas disiĝi – vivi aparte ni ambaŭ, – kaj mi ne mallaŭdos vin pro tio.
MARGRETE
Disiĝi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon -!
HÅKON
Ne tuŝu ĝin! – Ĝi ĵus leviĝis por ĵuro -
MARGRETE
Por ĵuro?
HÅKON
Por ĵuro, kiu nerompeble sigelis juĝon al morto.
MARGRETE
(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Ŝancelas; kelkaj virinoj alrapidas kaj subtenas ŝin.)
HÅKON
Jes, Margrete, – kiel reĝo mi kondamnis vian patron al morto.
MARGRETE
Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis reĝan nomon.
HÅKON
Li faris; – kaj se vi nun trovas, ke ni devas disiĝi, do tio okazu.
MARGRETE
(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disiĝi! Mi estas via edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!
HÅKON
Ĉu vi estas sufiĉe forta? Ĉu vi komprenis ĉion? Mi kondamnis vian patron.
MARGRETE
Mi aŭdis kaj komprenis ĉion. Vi kondamnis mian patron.
HÅKON
Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?
MARGRETE
Sufiĉas ja ke vi konas ĝin.
HÅKON
Sed estas al la
MARGRETE
(genuas antaŭ la reĝo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta sinjoro, vi juĝas juste!
Kurteno
(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombriĝo; Pål Flida, Bård Bratte
kaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante supren.)HIRDANO
Kiel ruĝe ĝi lumas!
IU ALIA
Ĝi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon.
BÅRD BRATTE
Sankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo?
MALJUNA VÅRBELGO
Certe ĝi antaŭdiras la morton de granda estro.
PÅL FLIDA
La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; – ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki!
BÅRD BRATTE
Ne fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun.
LA MALJUNA VÅRBELGO
Estas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.
UNUA HIRDANO
En la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas morta.
PÅL FLIDA
La reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, – estas pri la savo de ĉiuj.
BÅRD BRATTE
Ne utilas; mi parolis al li antaŭe.
PÅL FLIDA
Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel nun estas.
REĜO SKULE
(interne) Mi estas malsana, Pål Flida!
PÅL FLIDA
Ĉu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin -
REĜO SKULE
Mi estas malsana.
PÅL FLIDA
Je la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn.
REĜO SKULE
Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon.
PÅL FLIDA
Vi devas mem kunesti, sinjoro!
REĜO SKULE
Ne, ne, ne, – Vi estas pli certaj pri la venko, kiam
PETER
(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto.
BÅRD BRATTE
Se la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas.
PETER
Do li devas paroli al ili. (ĉe la pordo maldekstre) Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuraĝon!
REĜO SKULE
Kion diris la skaldo?
PETER
La skaldo?
REĜO SKULE
La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris.
PETER