Jes, je la ĉielo, – jen ĝi staras!
REĜO SKULE
La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!
BÅRD BRATTE
Aŭdu; sonoriĝas al tingo.
REĜO SKULE
Nun mi do leĝe honoriĝos.
PETER
(venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.
REĜO SKULE
Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.
PETER
La kanonikojn, mia patro; – al ili vi neniun dankon ŝuldas.
REĜO SKULE
Ĉu ne
PETER
Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.
REĜO SKULE
Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.
PETER
La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
REĜO SKULE
Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, – kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.
PETER
Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.
REĜO SKULE
Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; – kiu elprenis la sanktaĵon?
PETER
Mi, mia patro!
REĜO SKULE
(kun ekkrio) Vi!
LA HOMOJ
(retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto!
(Pål Flida, Bård Bratte
kaj kelkaj aliaj eliras.)PETER
La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre)
REĜO SKULE
(silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto!
PETER
Por vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago leviĝos sur la landon; – kio do gravas, se ventega nokto antaŭiris?
REĜO SKULE
Lumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis kun vi; – kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.
PETER
Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; – kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!
REĜO SKULE
Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.
PETER
(sovaĝe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol forlavi ĝin!
REĜO SKULE
Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, – kaj li mokas la ĉielon!
PÅL FLIDA
(envenas) Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fuĝas en la preĝejojn.
REĜO SKULE
Ili
BÅRD BRATTE
(envenas) La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!
HIRDANO
(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!
REĜO SKULE
Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!
PÅL FLIDA
Neeblas; la timo paralizis ilin.
REĜO SKULE
(malespera) Sed mi ne
PETER
Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!
REĜO SKULE
Jes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!
BÅRD BRATTE
Kiun vojon?
REĜO SKULE
Trans la ponton!
PÅL FLIDA
Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.
REĜO SKULE
Tamen trans la riveron; – estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! Fuĝo! (Li kaj Peter
rapidas elen dekstre.)BÅRD BRATTE
Jes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.
PÅL FLIDA
En la nomo de Dio do, ni fuĝu. (Ĉiuj sekvas Skule
.)(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)
URBANO
Envenu! Ĉi tie li devas esti.
IU ALIA
Mortigu lin!
PLURAJ
Mortigu ankaŭ la preĝejrabiston!
OPULO
Aliru singardeme; ili kontraŭmordas.
UNUA URBANO
Ne estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.
URBANO
(venas) Tro malfrue; – reĝo Skule fuĝis.
PLURAJ
Kien? Kien?
LA VENINTO
Enen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.
UNUA URBANO
Ni serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.
IU ALIA
Jen la Birkibejnoj.
IU TRIA
Reĝo Håkon mem.
MULTAJ EN LA ARO
(krias) Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!
HÅKON
(envenas de dekstre sekvata de Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde
kaj multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe longe kontraŭstaris min.UNUA URBANO
(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!
IU ALIA
(ankaŭ genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.
LA UNUA
Li prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.
LA DUA
Aĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.
MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, – Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.