Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

El Parnaso de Popoloj

Poemoj orginalaj kaj tradukaĵoj el 33 lingvoj, fare de Grabowski, 1913.«Grabowski majstre pruvis, ke Esperanto kapablas liveri bonegajn rimajn tradukojn el plej diversaj lingvoj. Li preskaŭ ĉiam elektis poemojn, kies valoro fakte meritas diskonigon per nia ĉien sonanta internacia lingvo. Li pravigas sian famon ankaŭ per originalaj versaĵoj, kiujn li aligis al sia multvalora poemaro.» (Valc, «Germana Esperantisto», 1914, B.; p.13.)— Laŭ la «Enciklopedio de Esperanto»Por plimulto da tradukoj A. Grabowski donas metrikan skemon de la poeziaĵo (ekz‑e por troĥeo: —◡). Por vidi la celatan bovloforman signon de mallonga (aŭ, en Esperanto, de senakcenta) silabo bonvolu uzi sufiĉe plenan unikodan tiparon, entenantan tiun signon ĉe la kodpozicio U+25E1; ekz‑e la tiparan familion DejaVu, aŭ Kurinto, aŭ Lucida Sans Unicode.

Antoni Grabowski

Поэзия18+

EL PARNASO DE POPOLOJ

Poemaro de Antoni Grabowski

Poemoj originalaj

La tagiĝo

◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—)

Agordu la brustojn, ho nia fratar’,Por nova, pli vigla jam kanto!Ĝi sonu potence de montoj al mar’,Anoncu al ĉiu dormanto:   Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,   La ombroj de nokto forkuras el mond’!Post longa migrado sur dorna la voj’Minacis nin ondoj de l’ maro;Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’Al verda haven’ de l’ homaro.   Post longa batalo, maldolĉa turment’,   La stela standardo jam flirtas en vent’.Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
Ni estas jam bone harditaj;Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal’,Nek ies perfidoj subitaj.   Nenio en mondo elŝiros ĝin for,   Ĝi havas radikojn profunde en kor’.Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,Benante la Majstron por verko,Kaj lian anaron, de plej frua hor’Fidelan al li, ĝis la ĉerko.   La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,   Sed vivos eterne pri ili memor’.La lingvo benata montriĝis al niMirinda donaco ĉiela:Per amo al hejmo, patrujo, naci’,Ni flamas en koro fidela.   Kaj same fidelaj al hejma altar’,   Ni sentas nin filoj de l’ tuta homar’.En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’,
En koroj de centoj da miloj,Jam vibras por nia saluto reson’,Do kantas de l’ tero ni filoj:   Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,   La ombroj de nokto forkuras el mond’!

Saluto el Varsovio

◡—◡ | —(◡)—◡ | ◡—(◡)Samideanoj, akceptu viKorajn salutojn el Varsovi’!Akceptu ilin, tra l’ tuta mond’Disportu ĉien al nia rond’.Diru, ke ankaŭ sur pola ter’Batas la koroj por sankt-esper’Ke ankaŭ tie, apud Vistul’,Renkonte brilas amik-okul’,Kaj etendiĝas fidela man’,Sonas: «Bonvenu, samidean’!»
Kvankam la nokto ĉirkaŭas nin,Ni kredas: Tago brilos en fin’.Leviĝos fine la ora sun’,Kie nur steloj flagretas nun.Ektondros laŭte triumfa kant’Pri fina venko de l’ esperant’;Do mi nur preĝas: Ho, donu Di’,Ke ĝin ekaŭdu ankoraŭ mi!

La reveno de l’ filo

(Prologo al la Krakova Kongreso)[1]

—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Post foresto multejaraVenas filo mia kara;El migrado ĉiulandaVenas filo mia granda!En kabano mankis pano,Do elmigris li, infano;Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo!Kiel volus mi, patrinoPremi lin al mia sino;Doni volus mi festenon,Por saluti la revenon.Ve! ne mastras mi kabanon,Nek liberan havas manon;Mi, en mia propra domo,Estas kvazaŭ fremda homo.Ĉar al vi, fratin’ pli aĝa,Post kamplimo hejmvilaĝa,Brilas, laŭ destino dia,Stel’ alia, pli radia —Do akceptu lin, fratino,Per muziko kaj per vino!Li ne vidu ĉe l’ festeno,Kiel premas min — ĉagreno.

Al la Semanto

◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Перейти на страницу:

Похожие книги