La tago malvarma, malgaja, sensuna;Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas, Kaj la tago — malvarma, sensuna.Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna!Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna; Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,Sed falas en vento esperoj velkintaj, Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!Post nuboj la suno radias — atendu!Ne sola vi tiel kun sorto batalas,En vivon de ĉiu la pluvo ja falas, Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.
The shades of night were falling fast,As through an Alpine village passed——◡—|—◡—|—◡—|—◡—La nokto rapide la ombrojn delasis,Dum alpan vilagon junulo trapasis;Li portis sur vojo la nega, glacia,Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia: Excelsior!La frunto — malgaja, kaj lia okulo —Jen glavo en suno, flamanta per brulo;Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta,La vort’ nekonata tra nokto silenta: Excelsior!Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarmeBruladis la fajro, lumante kaj varme;En supr’ glaciaroj fantome sin tiris;El lipoj junulaj ekĝemo eliris: Excelsior!«Ne provu la pason!» avertis hom’ griza,«En supro minacas ventego surpriza;Profunda torento fortrenas per ondo!»Sed laŭte eksonis la klara respondo: Excelsior!«Ekhaltu!» lin vokis knabino, «de l’ laco,Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!».La larmoj ekbrilis en blua okulo, Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo: Excelsior!«Vin gardu je l’ pina branĉet’ sekigita!Kaj antaŭ terura lavango subita!»Lin laste por nokto salutis kampulo;Kaj voĉo respondis el monta nebulo: Excelsior!Kun sia ĉielen levita rigardoLa piaj monaĥoj de Sankta BernardoEn frua mateno la preĝojn murmuris,Kaj krio skuanta aeron trakuris: Excelsior!Migranto, duone en neĝo fosita,De l’ hundo fidela li estis trovita;Li tenis ankoraŭ en mano glaciaStandardon kun stranga devizo ĉi-tia: Excelsior!Kaj en duonlumo, la griza, malvarma,Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,Kaj de malproksime, el klara ĉielo,Defalis la voĉo, simile al stelo: Excelsior!
7. Regu ondojn!
(El James Thomson)
When Britain first, at Heaven’s command,Arose from out the azure main.(◡)—◡ | —◡ | —◡ | —